Kopta Ortodoksa Eklezio de Aleksandrio

Kopta Ortodoksa Eklezio de Aleksandrio
Kopta ortodoksa kruco kun la tradicia skribaĵo: Jesuo Kristo, filo de Dio
Klasifiko Kristanismo
Orientiĝo Ne-kalcedona Eklezio
Estro Ŝenuda la 3-a (1971-2012), Patriarko de Aleksandrio kaj la Papo de ĉiuj koptoj
Geografiaj lokoj EgiptioEgiptio
EtiopioEtiopio
EritreoEritreo
Sud-SudanoSud-Sudano
Fondinto Sankta Marko la evangeliisto
Origino 457
Aleksandrio
Nombro de membroj 20 000 000
vdr
Kopta Ortodoksa Eklezio de Aleksandrio
emblemo
konfesio
patriarkeco
Orientaj ortodoksaj eklezioj Redakti la valoron en Wikidata
Komenco 42 vd
Lando(j) Egiptio vd
Sidejo Kairo
Fondinto(j) Sankta Marko la evangeliisto vd
Ĉefestro(j) Teodoro la 2-a de Aleksandrio Redakti la valoron en Wikidata vd
Membro de Monda Konsilio de Eklezioj Redakti la valoron en Wikidata vd
Lingvoj

class="wikidata-content" | kopta lingvo
araba lingvo
angla lingvo

Retejo Oficiala retejo
vdr

La Kopta Ortodoksa Eklezio de Aleksandrio, aŭ Kopta ortodoksa eklezio (kopte Ϯⲉⲕ̀ⲕⲗⲏⲥⲓⲁ ⲛ̀ⲣⲉⲙⲛ̀ⲭⲏⲙⲓ ⲛ̀ⲟⲣⲑⲟⲇⲟⲝⲟⲥ, Ti-eklisia en-remenkimi en-orthodhoxos; arabe الكنيسة القبطية الأرثوذكسية, al-Kinisa al-Qubtiyya al-Urthudhuksiyya), estis fondita en Egiptio dum la 1-a jarcento. Ĝia nomo derivas de la greka vorto aigyptios (Egiptio), transformata en gipt, kaj poste en qibt, laŭ la araba prononco. Tiel do, la vorto kopto signifas "egipto".

La termino ortodokso devenas de la greka vorto όρθός orzós (rekta), kaj δόξα, dóxa (opinio). Ĝi difinas la limon inter penso ĝusta, konforma, kaj tio kio disiras el la ĝusteco.

Laŭ la tradicio, la Kopta ortodoksa eklezio originas de la predikoj de Sankta Marko, aŭtoro de la Dua evangelio en la 1-a jarcento, kiu alportis kristanismon al Egiptio, dum la epoko de la imperiestro Nerono. Ĝi formas parton de la malnovaj orientaj eklezioj, sed disiĝis de la aliaj fare de la koncilio de Kalcedono, en la jaro 451, kaj ĉiuj apartaj eklezioj evoluis sendepende. Laŭ sia tradicio, la Kopta ortodoksa eklezio estas la vera Patriarkato de Aleksandrio, kiu disiĝis de aliaj patriarkatoj konservante skrupule la kredon kaj la kristanan doktrinon, laŭ lia pli malnova kaj pura formo, kaj transdonante ĝin de generacio en generacio, sen ŝanĝoj, en akordo kun la doktrino kaj la apostolaj ritoj.

Unu el la ĉefaj lokoj de kulto estas la "kaverno de la knabo Jesuo". En tiu groto, lokata en la malnova kvartalo de Kairo, vivis, laŭ la tradicio, la Sankta Familio, dum sia ekzilo en Egiptio, post la buĉado de la senkulpuloj dekretita de Herodo.

La unuaj koptaj monaĥoj vivis en Egiptio dum la 4-a jarcento, multaj el ili mortis kiel martiroj. En la 5-a jarcento, la Kopta ortodoksa eklezio disiĝis de la greka, pro kverelo pri la naturo de Kristo.

La Kopta ortodoksa eklezio havas sian propran papon, Ŝenuda la 3-a, kiu vivas en Kairo, kaj estas la 117-a patriarko de la prediko de Sankta Marko. Ĝi ne agnoskas la neeraremecon de la Papo de la Katolika eklezio. La kopta Kristnasko okazas la 7-an de januaro, anstataŭ la 25-an de decembro. De 1954 funkcias la Kopta mezlernejo de Altaj studoj en Kairo, ĝi estas centro por la studado de la kopta kristana tradicio.

Per konsento inter la kopta papo Cirilo la 6-a kaj la patriarko de Etiopio la Etiopia ortodoksa eklezio sendependiĝis en 1959; same, en 1998, per konsento inter la papo Ŝenuda la 3-a kaj la eritrea patriarko de Eritreo, la Eritrea ortodoksa eklezio sendependiĝis. Do tiuj du patriarkatoj restas tre proksimaj al la patriarkato de Aleksandrio. En Egiptio (9% de la loĝantaro) multaj kristanoj sentiĝas diskriminaciitaj en sia propra lando, ĉefe koncerne al la aliro al laboro, kvankam ili estas elstarigitaj pri komercaj, ekonomiaj sektoroj, kaj metiistaj kiel juvelarto. Historie en Egiptio, la kopta minoritato estis respektita kiel tia, sed epizodoj da perforto, fare de membroj de la islama plimulto, okazis malabunde kaj sporade dum la lastaj jaroj.

Pro la kresko de la aktiveco de islamaj fundamentalistoj ekde la finoj de la 1970-aj jaroj, plimalboniĝis la vivkondiĉoj de la koptoj en Egiptio. Inter 1981 kaj 1985, la papo Ŝenuda la 3-a mem estis kondamnita al hejmaresto en monaĥejo de la Sketa dezerto.

Ekzistas kunularoj de diasporo en Eŭropo, Afriko, Aŭstralio kaj Ameriko, kun proksime de 200,000 membroj en Usono. La ĉeesto de la kopta eklezio alvenis dum la jaro 2001 al Meksiko, kie fondiĝis la Kopta eklezio de Sankta Maria kaj Sankta Marko, en la vilaĝo de Tlayacapan en la ŝtato Morelos.

Kopta ikono de Sankta Marko la evangeliisto, la apostola fondinto de la Eklezio de Aleksandrio

© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search