Korbo

kvar diversaj korboj
Palmaj korboj (antaŭaj) kaj vimenaj korboj (malantaŭaj)

Korbo estas portebla ujo el kunplektitaj salikvergetoj (vimenaĵo), bastorubandoj, pajlajjunkaj trunketoj, metalfadenoj kaj similaj, por enteni diversajn objektojn.

Speciala korbo estas la naso, kiu estas konusforma korbo el salikaj vergetoj aŭ el dratoj por kapti fiŝojn. Tra ĝi povas flui la akvo, sed la fiŝoj ne povas tranaĝi ĝin. La serĉnaso estas tia naso, kies fundo mankas : oni premas ĝin al akvofundo kaj desupre provas kapti la fiŝojn (per reto).

De la Biblio estas fama la Korbo de Moseo kiu estis fakte plektita korbo el kaŭĉuko kovrita per argilo kaj gudro, por malebligi la eniron de akvo. La antikvaj egiptoj scipovis plekti grandajn korbojn por navigi sur la akvo.

En tradiciaj kaj antaŭindustriaj socioj estas ofta vidaĵo spekti kampara virino iranta kaj portanta korbon sur la kapo; En la antikva Grekio estis akceptita la kutimo de la kaneforo, en kiu junaj virinoj, kiuj ankoraŭ ne edziĝis, ricevis la honoron porti korbon kun la akcesoraĵoj destinitaj al tradiciaj oferaj ritoj.

En la retumila mondo, la nomo Korbo povas esti retpaĝa aĉetokorbo. La korbo ankaŭ foje simbolas uteron [1]virinecon.

  1. J.E. Cirlot, A Dictionary of Symbols,: Jack sage, New York: Barnes & Noble, 1995, 1971, עמ' 23, ISBN 0-88029-702-6.

© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search