Kosma radiado

Kosma radiado estas partikla radiado, kiu trafluas la kosmon. Radiado trafanta desupre la surfacon de la Tero havas precipe du fontojn: la sunan venton kaj galaksian radiadon venantan el ekster la sunsistemo.

Ĝia enhavo varias laŭ 11-jara ciklo (dependanta de la sunmakuloj) kaj laŭ 27-taga ciklo (laŭ la suna rotacio).

La kosma radiado konsistas je ca 99 % el diversaj nukleoj (ĉefe hidrogeno, malabunde helio, minimume ceteraj) kaj je ca 1 % el elektronoj (kaj minimume "pozitivaj elektronoj" = pozitronoj). Ĝiaj ŝargitaj partikloj estas kaptataj de la magneta kampo de la Tero en la "zonoj de Van Allen"; ili ofte trafas la teran atmosferon proksime de la polusoj, kaŭzante polusan lumon.

En la kernoj de interstelaj molekulaj nuboj, kosma radiado estas la ĉefa kaŭzo de jonigo.


© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search