Kotono

Permaŝina rikoltado de kotono.
Permana purigado de kotono antaŭ procezado ĉe ŝpinafabriko en Barato (2010).
Kotonkampo en komenco de la sezono.
Kotonplanto.
Kotonkampo en fino de la sezono.

Kotono estas mola, kuseneca planta fibro kiu kreskas en semoŝelo aŭ protektujo, kiu formiĝas ĉirkaŭ la semoj de kotonaj plantoj de la genro Gossypium en la familio Malvacoj. Tiu fibro estas preskaŭ pura celulozo. En naturaj kondiĉoj, la kotonaj semujoj tendencas pliigi la disigon de la semoj. Kotono estas tiu silkeca lanugo, kiu kovras la semon de kotonujo kaj el kiu oni teksas diversajn ŝtofojn (kardita, kombita kotono).

La planto estas arbusto indiĝena de tropikaj kaj subtropikaj regionoj ĉirkaŭ la mondo, inklude Amerikon, Afrikon kaj Baraton. La plej granda diverseco de specioj de natura kotono troviĝas en Meksiko, poste en Aŭstralio kaj Afriko.[1] Kotono estis sendepende aldomigita kaj en la Malnova kaj en la Nova Mondoj. Ekologie la intensa agrikulturo de kotono estas la plej problema, ĉar ĝi uzas multe da irigacio kaj de agrotoksaĵoj kaj pesticidoj. De iom da jaroj kelkaj provoj pri komercado de kotonaĵoj ekologie kultivitaj estas faritaj.

La fibra kotono estas plej ofte ŝpinita en fadeno kaj uzata por fari mildan, aertralasan tekstaĵon. La uzado de kotono por fabrikado estas konata el prahistoriaj tempoj; fragmentoj de kotonfabriko datitaj el 5000 a.K. estis elfositaj en Meksiko kaj en la Induso-civilizacio de Antikva Hindio (moderntempa Pakistano kaj kelkaj partoj de Barato). Kvankam la planto estas kultivata ekde antikveco, la invento de la kotonseparilo estis tio, kio malaltigis la koston de produktado, kio kondukis al ĝia disvastigita uzado, kaj ĝi estas la plej amplekse uzata natura vestofibro en la nuntempa vestaĵaro.

Oni nomas brilkotono, al kiu oni donas per kemia traktado silkecan aspekton. Fulmokotono estas celuloza nitrato, preparata per nitrado de kotona celulozo kaj flagrante kiel pulvo. Puriga kotono estas fasko el kotonaj fadenoj por purigi kaj poluri malpurajn objektojn. La lum- kaj varmo-bezono de la planto estas granda.

Lastatempaj ĉirkaŭkalkuloj pri tutmonda kotonproduktado estas de ĉirkaŭ 25 milionoj da tunoj aŭ 110 milionoj da pakoj ĉiujare, kio estus kalkulo por 2.5% de la tutmonda plugebla tero. Ĉinio estas la plej granda produktanto de kotono de la mondo, sed plej el tiu estas uzata hejme. Usono estis la plej granda eksportisto de la mondo dum multaj jaroj.[2] Dum la 19a jarcento la produktado de kotono estis malmultekosta pro la ĝenerala uzado de sklavoj en la laboroj de rikoltado en Sudorienta Usono, kio iel kondukis al la Usona Enlanda Milito. Ankoraŭ dum la unua duono de la 20a jarcento la laborkosto estis sufiĉe eltenebla pro la uzado de malmultekosta laborforto de la posteuloj de la iamaja sklavoj. En Usono kaj aliaj landoj, kotono estas kutime mezurata en pakoj, kio mezuras proksimume 0.48 kubajn metrojn (17 kubajn futojn) kaj pezas 226.8 kilogramojn (500 funtojn).[3]

  1. The Biology of Gossypium hirsutum L. and Gossypium barbadense L. (cotton). ogtr.gov.au
  2. "Natural fibres: Cotton" Arkivigite je 2011-09-03 per la retarkivo Wayback Machine, International Year of Natural Fibres
  3. National Cotton Council of America, "U.S. Cotton Bale Dimensions" (alirita la 5an de oktobro 2013).

© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search