![]() |
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Krepusko (apartigilo). |
Krepusko estas la tempo de matena sunleviĝo kaj vespera sunsubiro, kiam la rigardanto perceptas sian ĉirkaŭaĵon kiel en duonlumo. Temas pri nebula lumo, kiun estigas sunaj radioj resenditaj de la tera atmosfero post subiro de la suno kaj antaŭ ties leviĝo.
En simbola senco, matena krepusko ofte asociiĝas kun fortiĝo, komenco kaj espero, dum vespera krepusko asociiĝas kun ekkadukiĝo, ekfiniĝo kaj ekmalfortiĝo.
© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search