![]() |
Tiu ĉi artikolo temas pri la eŭropa navigisto Kristoforo Kolumbo. Laŭ li estis nomitaj la valuto de Kostariko kaj ĝis 2001 ankaŭ tiu de Salvadoro: la kostarika kolumbo kaj salvadora kolumbo. |
Kristoforo Kolumbo | |
---|---|
![]() Oleopentraĵo sur tolo de Sebastiano del Piombo, 1519, (Novjorko, Metropolitan Museum). | |
Persona informo | |
Naskonomo | Christophorus Columbus |
Naskiĝo | 30-an de novembro 1450 en Ĝenovo, ![]() |
Morto | 20-an de majo 1506 (55-jaraĝa) en Valadolido, Reĝlando Kastilio, ![]() |
Mortokialo | Kora malsufiĉo ![]() |
Tombo | Sankta Metropola kaj Patriarka Katedralo de Sankta Maria de la Sidejo de Sevilo ![]() |
Lingvoj | hispana • ligura • portugala • renesanca latino • itala |
Ŝtataneco | Ĝenova Respubliko ![]() |
Subskribo ![]() | |
Familio | |
Patro | Domenico Colombo (en) ![]() ![]() |
Patrino | Susanna Fontanarossa (en) ![]() ![]() |
Frat(in)oj | Bartolomeo Kolumbo kaj Diego Colombos (en) ![]() ![]() |
Edz(in)o | Filipa Moniz (1479–) ![]() |
Amkunulo | Beatriz Enríquez de Arana ![]() |
Infanoj | Hernando Colón ( ![]() Diego Colón ( ![]() ![]() |
Okupo | |
Okupo | esploristo vojaĝisto seafarer (en) ![]() maristo inventisto ![]() |
Kristoforo KOLUMBO (Ĝenovo, 1450 aŭ 1451 - Valadolido, 20-an de majo 1506; denaske, itale, Cristoforo Colombo; hispane Cristóbal Colón; latine Christophorus Columbus) estis eŭropa navigisto, kiu ludis gravan rolon en la tiel nomata Malkovro de Ameriko, nome la unuaj historie registritaj kontaktoj de eŭropanoj kun la tiutempaj amerikaj indiĝenoj.
Liaj esplorvojaĝoj poste konsciigis la eŭropanojn pri la ekzisto de Ameriko, sed pro pluraj kialoj estas neĝuste nomi Kolumbon la malkovrinto de Ameriko. Ĉiukaze, li iĝis mapisto, admiralo, vicreĝo kaj ĝenerala guberniestro de la "Okcidentaj Indioj". Kvankam tre probable li ne estis la unua eŭropa esploristo de Ameriko, oni konsideras lin la malkovrinto de nova kontinento — pro tio nomita Nova Mondo — por Eŭropo, ĉar li ja estis la unua, kiu markis itineron por iro kaj reveno tra la Atlantiko kaj diskonigis la novaĵon (certe pro ekonomiaj interesoj). Tio definitive puŝis la mondan etendon de la eŭropa civilizo, kaj la konkeron kaj koloniigon de la nova kontinento fare de kelkaj eŭropaj potencoj.
Lia homnomo estas ikono tutmonde, kiu inspiris sennombrajn nomigojn, kiel tiu de unu lando: Kolombio,[1] kaj tiuj de du regionoj de Nordameriko: nome la Brita Kolumbio, en Kanado, kaj la Distrikto Kolumbio, en Usono.
© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search