Kultura antropologio

Kultura antropologio (aŭ socia antropologio, aŭ socikultura antropologio) estas la scienca studo pri kulturaj samoj kaj malsamoj, pri origino, historio, evoluo kaj disvolviĝo de kulturoj kaj ĝiaj strukturoj kaj funkciadoj.

Tiu branĉo de antropologio naskiĝis post la navigadoj de eŭropanoj al aliaj kontinentoj, pro la neceso kompreni kulturan malsamecon. Tiam, kultura antropologio servis al eŭropaj ŝtatoj dezirantaj kolonii aliajn popolojn. Komence, kultura antropologio studis nur kulturojn de senskribaj popoloj, sed lastatempe al ĝi ankaŭ interesas kulturoj de industriaj socioj.

En kultura antropologio kaj kultura geografio, kultura disvastigo, kiel konceptigis ĝin Leo Frobenius en sia verko de 1897/98 nome Der westafrikanische Kulturkreis, estas la etendo de kulturaj aferoj — kiaj ideoj, stiloj, religioj, teknologioj, lingvoj ktp.— inter individuoj, ĉu ene de unu kulturo aŭ el unu kulturo al alia.


© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search