Kuomintango

Kuomintango
emblemo
flago
partio
Komenco 10-a de oktobro 1919 vd
Antaŭe Chinese Revolutionary Party vd
Poste Nova Partio • Kuomintanga Revolucia Komitato vd
Lando(j) TajvanoRespubliko Ĉinio vd
Sidejo Tajpeo
Ideologio

Tri Popolaj Principojĉina naciismo • patrisma konservativismo • respublikismoantikomunismo • socia konservativismo • nacia konservativismo

Fondinto(j) Sun Jatsen • Yeung Ku-wan vd
Ĝenerala(j)
Sekretario(j)
Tseng Yung-chuan vd
Ĉefestro(j) Wu Den-yih • Lien Chan • Lin Rong-te vd
Membro de Centrodemokratia InternacioInternacia Demokratia Unio vd
Retejo Oficiala retejo
vdr
Jiang Jieshi (Chiang Kai-shek) kun flago de Respubliko Ĉinio, 1945

La Ĉina Nacia Partio (simpligita ĉina skribo: 中国国民党; tradicia ĉina skribo: 中國國民黨; pinjine: Zhōngguó Guómíndǎng; Wade-Giles: Chungkuo Kuomintang; mallongigo: KMT), ĝenerale konata kiel Kuomintango, estis politika partio de Respubliko Ĉinio, fondita de Sun Jatsen kaj Song Jiaoren en 1912 post la ĉina revolucio de 1911, kiu detronigis la manĉuan dinastion Qing.

Poste, estrate de Jiang Jieshi (Chiang Kai-shek), ĝi regis grandan parton de la kontinenta Ĉinio de la jaro 1927/1928 ĝis la retiriĝo al Tajvano en 1949, venkite de Ĉina Komunista Partio en la ĉina enlanda milito.

En Tajvano, Kuomintango daŭrigis Respublikon Ĉinio tenante la registaron en unu-partia reĝimo (komence fakte diktature) ĝis la demokratiĝo de Tajvano en 1990, post serio da reformoj komenciĝintaj jam fine de la 70aj jaroj. Dum tiu periodo, Tajvano kaj la Respubliko Ĉinio ofte estis nomataj Naciisma Ĉinio, simile al la signifo de Kuomintango kaj kontraste kun la Komunisma Ĉinio.

Nuntempe ĝi estas la partio kun plej multe da lokoj en la parlamento de la Respubliko. Ĝi estas konsiderata kiel konservativa partio, kaj membras en Internacia Demokrata Unuiĝo (samkiel, ekzemple, la usona Respublikana Partio).


© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search