Kurda lingvaro

Kurda lingvaro
Mapo
lingvo • makrolingvomoderna lingvo
nordokcidenta irana lingvaro
Parolantoj 21 000 000
Skribo latina alfabeto, araba alfabeto, cirila alfabeto
Lingvaj kodoj
Lingvaj kodoj
  ISO 639-1 ku
  ISO 639-3 kur
  Glottolog kurd1259
Angla nomo Kurdish
Franca nomo kurde
vdr

La kurda lingvaro (kurde: kurdî) estas kolektiva nomo por familio de kvin medaj lingvovariantoj aŭ dialektoj parolataj interalie de la kurdoj. La du plej gravaj variantoj estas kurmanji kaj sorani. Ili ne estas malgrandaj lingvoj: Kurmanji, kiu estas ĉefe parolata inter kurdoj en Turkio kaj Sirio, havas 15 milionojn da parolantoj, Sorani havas almenaŭ 8 milionojn, ĉefe en Irako kaj Irano. La unua lingvo uzas la latinan alfabeton, la dua la persa-araba. Ili ambaŭ estas hindoeŭropaj lingvoj kaj tiom malsamaj, ke homoj havas problemojn por kompreni unu la alian, kvankam la apero de kurda televido malpliigis tion[1].

La kurda lingvaro apartenas al irana grupo de la hindirana lingvaro, kiu estas unuagrada branĉo de la hindeŭropa lingvaro. La kurdaj lingvovariantoj estas parolataj en Turkio, Sirio, Irako (Aŭtonoma Regiono Kurdistano), Irano, Armenio, Turkmenio kaj Azerbajĝano. Depende de la fontoj, ĝi havas inter 35 milionojn kaj 40 milionojn da parolantoj, plejparte dulingvaj.

Depende de la lando, ĝi uzas tri diversajn alfabetojn: la latinan, la cirilan kaj la arab-persan, adaptitajn al la specifaj sonoj de la lingvovariantoj.

En Turkio, ĝis la fino de la 2000-aj jaroj, paroli aŭ aŭskulti kurdan muzikon povus esti kaŭzo por enkarcerigo. La kurda estas krom la araba oficiala lingvo en Kurdistano de Irako[2].

  1. (nl) Judit Neurink, Google Translate zet Koerdistan op de kaart, Reporters online, la 25-an de majo 2022.
  2. (en) The World Factbook, Irak, People Arkivigite je 2018-12-24 per la retarkivo Wayback Machine

© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search