Kvintparalelo

Kvintparaleloj estas en muzikteorio kvintoj aperantaj inter du voĉoj kaj paralele paŝantaj supren aŭ malsupren. Se temas pri ordonoj kaj malpermesoj de la muzikteorio, oni rilatas tion plejparte nur kun bazotonaj kvintparaleloj (vidu malsupren).

Je tio povas temi kaj pri perfektaj kaj ankaŭ pri diminuitaj kvintoj, kiuj respektive progresas en perfektan kvinton, kiel vortigas jena lernrimo el Die Lehre von der Harmonia in lustige Reimlein gebracht de Felix Draeseke: „unue perfekte, due diminuite: tion faru sen esti ĝenite! Unue diminuite, due perfekte: Tion traktu tre neglekte!“

Krom ĉi tiuj tiel nomataj malkaŝaj kvintparaleloj ankaŭ ekzistas kaŝaj kvintparaleloj. Ĉi tiuj ekestas tiam, kiam ambaŭ voĉoj paralele (nur je komuna moviĝo supren aŭ malsupren) enbuŝiĝas en kvinton. Escepto estas tamen, kiam la supra voĉo je tio moviĝas per plentonajduontonaj paŝoj suren aŭ malsupren. Ankaŭ permesitaj estas kaŝaj kvintparaleloj, kiam ili estas necesaj, por fini muzikpecon per kompleta akordo metita sur fermato.


© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search