La Siberia

Ĉi tiu artikolo temas pri malgranda regiono en Ekstremaduro en Eŭropo. Por granda regiono en Azio rigardu la paĝon Siberio.
La Siberia
Ŝtato  Hispanio
Lando Ekstremaduro
Provinco provinco Badaĥozo
Ĉefurbo Herrera del Duque
Municipoj 17
Areo 2 836,7 km²
Loĝantaro
Loĝdenso
21 422 loĝ.  (2015)
8 loĝ./km²
vdr

La Siberia, Siberio, La SiberioEkstremadura Siberio estas komarko (tipo de regiono) de la provinco Badaĥozo en la aŭtonoma komunumo Ekstremaduro de Hispanio. Laŭ la stato de 2015 en la komarko vivis 21 422 loĝantoj sur areo de 2 836,7 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 8 loĝantoj/km². La lokanoj kaj regionanoj facile diferenciĝas en la parolado inter Siberio, kiel azia parto de Rusio kaj La Siberio kun artikolo por sia distrikto. Ties ĉefurbo, kiel administra centro, estas la municipo de Herrera del Duque. Ĝi limas norde kun la Provinco Cáceres, oriente kun la regiono de Kastilio-Manĉo, sude kun la jam ekstremadura distrikto de La Serena kaj okcidente kun la ankaŭ ekstremadura distrikto de Vegas Altas de Guadiana.

Municipaj teritorioj de la distrikto

© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search