La vita nuova

Vita nuova
literatura verko
Aŭtoroj
Aŭtoro Dante Alighieri
Lingvoj
Lingvo Medieval Italian
Eldonado
Eldondato 1295
Ĝenro Kavalira libroaŭtobiografio
vdr
Incipit vita nova, Dante kaj Beatrice en la ĝardeno, 1903, ĉefverko de Cesare Saccaggi.
Incipit vita nova, Dante kaj Beatrice en la ĝardeno, 1903, ĉefverko de Cesare Saccaggi.
Dante kaj Beatrice, de la antaŭrafaelisma pentristo Henry Holiday, kiu imagas la renkonton inter Dante kaj Beatrice ĉe la Ponto Sankta Triunuo.

La Vita Nuova ([la ˈviːta ˈnwɔːva]; itale por "La nova vivo") aŭ Vita Nova (Latina titolo) estas teksto de Dante Alighieri publikigita en 1295. Ĝi estas esprimo de mezepoka ĝenro de korteza amo en prozmetra stilo, kombino de kaj prozo kaj verso. Krom ties enhavo, ĝi elstaras ĉar estis verkita en itala, anstataŭ en la Latina tiam plej kutima por tiaj verkoj; kun la aliaj verkoj de Dante, ĝi helpis establi la Toskanan dialekton kiel normigo por la Itala lingvo.[1]

La prozo kreas iluzion de rakonta kontinueco inter la poeziaĵoj; estas la vojo de Dante por rekonstrui sin mem kaj sian arton laŭ terminoj de evolua sento de limigoj de korteza amo (nome la sistemo de ritigita amo kaj arto kiun Dante kaj liaj poet-amikoj heredis el la provencaj poetoj, de la siciliaj poetoj de la kortego de Frederiko la 2-a, kaj de la toskanaj poetoj antaŭ ili). Foje ĉirkaŭ 20-jaraĝa, Dante decidis klopodo verki ampoezion kiu estis malpli centritaj en la memo kaj pli cela al amo kiel tio: li klopodis plialtigi la kortezaman poezion, multajn el ties tropoj kaj ties lingvaĵon, en sakran ampoezion. Beatrice por Dante estis la enkorpiĝo de tiu tipo de amo — travidebla al tio Absoluta, inspirante la integrigon de deziro okazigita de la belo kun altiro de animo por la diina brilo.[2]

  1. Vidu Lepschy, Laura. (1977) The Italian Language Today. aŭ ajnan alian historion de la Itala lingvo.
  2. Beatrice. Treccani. Alirita 16a de Septembro 2015.

© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search