Laoso

Laoso
ປະຊາຊົນລາວ (Sathalanalat Paxathipatai Paxaxon Lao)

Flago de Laoso.Flago de Laoso

Detaloj Detaloj
Nacia himno: Pheng Xat Lao
Nacia devizo: ສັນຕິພາບ ເອກະລາດ ປະຊາທິປະໄຕ ເອກະພາບ ວັດທະນາຖາວອນ (Paco, sendependeco, demokratio, unueco kaj prospero)
suverena ŝtato
popolrespubliko
komunisma ŝtato
lando sen maraliro
lando Redakti la valoron en Wikidata vd
Bazaj informoj
Ĉefurbo Vjentiano
Oficiala(j) lingvo(j) Laŭa lingvo
Uzata(j) lingvo(j) Laŭa, taja, k.a.
Plej ofta(j) religio(j) Budhismo
Areo 236 800 km² Eraro! Nenombra signifo de nombra parametro! Bonvolu korekti (legu ĉe {{Informkesto lando}} kaj korektu la artikolon)
- % de akvo 2 %
Loĝantaro 5 635 967 (2002) Eraro! Nenombra signifo de nombra parametro! Bonvolu korekti (legu ĉe {{Informkesto lando}} kaj korektu la artikolon) (2017)
Loĝdenso 24 loĝ./km²
Loĝantoj Laosanoj
Horzono +7
Interreta domajno la
Landokodo LAO
Telefona kodo +856
Plej alta punkto Phou Bia
Plej malalta punkto Mekongo
Politiko
Politika sistemo Popola respubliko
Ŝtatestro Thongloun Sisoulith
Ĉefministro Phankham Viphavanh
Nacia tago 2-a de decembro
Sendependiĝo disde Francio 19-a de julio 1949
Ekonomio
Valuto Laosa kipo (LAK)
MEP laŭ
– suma 13,75 miliardoj $
– pokapa 2 200
vdr

Laoso (laose: ສາທາລະນະລັດ ປະຊາທິປະໄຕ ປະຊາຊົນລາວ Sathalanalat Paxathipatai Paxaxon Lao, oficiale Laosa Popola Demokratia Respubliko), estas senmara lando en Sud-Orienta Azio, ĉirkaŭata de Mianmaro kaj Ĉina Popola Respubliko en la nordokcidento, Vjetnamo en la oriento, Kamboĝo en la sudo kaj Tajlando en okcidento. Ĝia loĝantaro estas kalkulata je 6,8 milionoj da personoj en 2009.

La historio de Laoso komenciĝas de la Reĝlando kiu ekzistis ekde la 14-a ĝis la 18-a jarcento kiam ĝi dividiĝis en tri apartaj reĝlandoj. En 1893, la tri reĝlandoj iĝis franca protektorato, ili estis Reĝlando Luangprabango, Reĝlando Vjentiano kaj Reĝlando Ĉampasako, sub la formo nun konata kiel Laoso. Ĝi atingis mallongdaŭran sendependecon en la jaro 1945 post la japana okupado, sed revenis al franca regado ĝis atingi aŭtonomion en 1949. Laoso sendependiĝis en 1954, kiel parlamenta monarkio sub Sisavang Vong. Baldaŭ post la sendependiĝo, komenciĝis longa enlanda milito, kiu metis finon al la monarkio, kiam la komunisma movado Pathet Lao prenis la potencon en 1975.

Laoso estas unupartia socialisma respubliko. La ĉefurbo estas Vjentiano. Aliaj grandaj urboj estas Luangprabango, Savannaĥet kaj Pakse. La oficiala lingvo estas la laosa. La plejparto de la loĝantaro estas laosanoj, praktikantoj de indiĝenaj religioj aŭ budhismo. Ĝi estas kreskanta potenco je elektra energio eksportata al najbaraj landoj kiel Tajlando, Ĉinio kaj Vjetnamio kaj la ekonomio rapide akceliĝas per la vendado de metaloj.[1][1] Ĝi estas membro de la Komerca Interkonsento Pacifiko-Ocanio, de la Asocio de Sud-Orient-Aziaj Nacioj (ASEAN), Orient-Azia Pintkunveno kaj Franclingvio. Laoso formale petis aliĝon al la Monda Organizaĵo pri Komerco en 1997.

  1. 1,0 1,1 http://www.ft.com/cms/s/0/2d309312-1cb3-11e0-a106-00144feab49a.html#axzz1BP9Somjj |title=Laos Securities Exchange to start trading |publisher=Ft.com |date=2011-01-10 |accessdate=2011-01-23}}

© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search