Lavango

Pulva neĝa lavango en Himalajo proksime al Ĉomolungmo.

Lavango estas grandega neĝamaso, kiu ruliĝas sur monto. En figura signifo, ĝi ankaŭ povas signifi fenomenon, kiu rememorigas la ĉefan sencon, ekzemple vortlavango, varlavango, ŝuldolavango ktp.

El la vidpunkto de la homo, neĝlavangoj ofte estas katastrofoj. Li klopodas protekti sin kaj sian substrukturon helpe de lavangoprognozoj, surplantado de deklivoj kaj lavangobaraj konstruaĵoj.

Se lavango jam trafis homojn, necesas helpo de montara savoservo.

Plurspecaj kondiĉoj, ekzemple malsekeco de neĝo, kunagas por kaŭzi lavangon kaj diversaj okazaĵoj, ofte minimumaj, ekzemple rompiĝo de neĝkornico, povas ekirigi lavangogliton.

En iuj landoj kiel ekzemple Pakistano, lavangoj iĝis pli oftaj kaj detruaj ankaŭ pro klimataj ŝanĝoj (do okazas eĉ en januaro, dum antaŭe ĉefe en marto) kaj forhakado de arboj, kiuj povus deteni neĝajn masojn.


© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search