Lebanono (جبل لبنان) | |
montaro | |
Lebanono, Distrikto Bŝari
| |
Ŝtato | Libano |
---|---|
Regiono | Centra Libano |
Plej alta punkto | Monto Kurnat-es-Saŭda |
- alteco | 3 088 m s. m. |
- koordinatoj | 34° 18′ 04″ N 36° 06′ 58″ O / 34.30111 °N, 36.11611 °O (mapo) |
Longo | 170 km (105,63 mi) |
Topografia mapo de Libano kun centre Lebanono kiu kvazaŭ tute trairas la landon suden-norden
| |
Vikimedia Komunejo: Mountains of Lebanon | |
Lebanono [1][2] (arabe : جبل لبنان, Jabal Lubnān; sirie : ܛܘܪ ܠܒܢܢ , ṭūr lébnon) kiel geografia nocio, estas libana montaro kun averaĝa alteco super 2 200 metroj. Ĝi kaptas konsiderindan precipitaĵon, inkluzive de neĝo, kiu povas atingi profundecon de proksimume kvar metroj [3]. Ĝi etendiĝas tra la tuta lando je proksimume 170 km [3], paralele al la mediteranea marbordo. La plej alta pinto, Kurnat-as-Saŭda, altas 3 088 metrojn. Libano estas historie ligita al tiu montaro, kiu protektas la lokan loĝantaron. En Libano la ŝanĝoj de pejzaĝo ne dependas de geografiaj distancoj sed de altoj. La montaro estis konata pro siaj kverkaroj kaj pinaroj. Ankaŭ, sur la altaj deklivoj de Lebanono troviĝas la lastaj restantaj arbareroj de la famaj lebanonaj cedroj. La fenicoj uzis la arbarojn de Lebanono por konstrui sian ŝiparon kaj por komerci kun siaj levantenaj najbaroj. Tamen, la fenicoj kaj la postaj regantoj replantis kaj reprovizis la montaron tiel ke eĉ tiel malfrue kiel la 16-a jarcento, ĝia arbarkovrita areo estis konsiderinda [4].
© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search