Leonard NIMOY (naskiĝis la 26-an de marto 1931, mortis la 27-an de februaro 2015) estis usona aktoro, reĝisoro, verkisto kaj produktoro. Li ĉefe famas pro sia rolo de la duon-vulkanano "Spock" en la televidserio Star Trek.
Naskiĝinte kiel filo de judaj enmigrintoj el Rusio en Bostono, Masaĉuseco, li jam kiel infano komencis aktoran karieron. Pli malfrue li studis aktoradon en sia hejmurbo kaj aperis en diversaj filmoj kaj en teatraĵoj.
Mondfamon Leonard Nimoy akiris per sia rolo de "Mr. Spock" en la televidserio Star Trek. Li ankaŭ elprovis sin kiel reĝisoro kaj produktoro. Krome, li jam publikigis kelkajn poem-kolektojn kaj du membiografiojn: I Am Not Spock (1977) kaj I Am Spock (1995).
© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search