Limeso

Temas pri... Ĉi tiu artikolo temas pri la matematika signifo de limeso. Por informoj pri la romia lim-fortikaĵo, vidu la artikolon Limeso (fortikaĵo).

En la matematiko la limesolimvaloro estas kvanto difinita laŭ certa regulo, kiu varias depende de tio ĉu temas pri limeso de funkciolimeso de vico, kaj ĉu temas pri limeso ĉe punktolimeso ĉe malfinio.

La intuitiva ideo de ĉiuj tiuj difinoj de limeso estas ke ĝi estas la punkto al kiu iu kvanto alproksimiĝas. Ekzemple la vico (1/n) (do 1, 1/2, 1/3, ...) alproksimiĝas al 0 kiam n "alproksimiĝas" al malfinio.


© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search