Listo de la montpasejoj de Svislando

Poŝtkaleŝo trans Sankt-Gotard-Pasejo

En Svislando ekzistas multnombraj montpasejoj, kiuj ligas la diversajn regionojn diversflanke de la svisaj montoĉenoj. La plej gravaj montpasejoj estas la gravaj transalpaj pasejoj, do nome la Malojopasejo kaj San-Bernardino-Pasejo en Kantono Grizono, kiu ligas la Kantonon Grizono kun Kantono Tiĉino respektive Italio, la Sankt-Gotard-Pasejo, kies konstruo en mezepoko formis la bazon por la fondo de la Svisa Ĵurkomunumo kaj kiu dum la 2-a mondmilito estis la svisa pando kontraŭ nazia Germanio kaj samtempe la rifuĝa fortikaĵo, kaj en okcidento en Kantono Valezo Sempionpasejo kaj Granda Sankt-Bernard-Pasejo, kiu ligas la Kantonon Valezo kun Italio.

La plej multaj alpaj montpasejoj dum la vintraj monatoj estas fermitaj. Antaŭ la konstruo de la aŭtovojotunelo sub Sankt-Gotard-Pasejo ĉi lasta estis, kiam eblis, senneĝigita dum vintro. Post la malfermo de la Gotardoaŭtovojotunelo oni ne plu malfermas la pasejŝoseon vintre. Oni nun senneĝigas la Gotardpasejŝoseon kutime nur ĝis Andermatt.


© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search