Listo de miliarduloj

Bill Gates (2011)
Jeff Bezos[1] (Seattle, 2018)
Warren Edward Buffett (2005)
Carlos Slim HelúCarlos Slim en 2004, en Brazilo
George Soros dum la Monda Ekonomia Forumo en Davos, 2011

La liston pri la Plej riĉaj homoj de la mondo aperigas ĉiujare la usona ekonomia gazeto Forbes, kiu listigas ĉiun personon de la mondo, kies posedaĵo superas unu miliardon da usona dolaro. Oni publikas la liston ekde 1987. Oni ne surlistigas diktatorojn kaj anojn de reĝaj familioj.

Inter 1996 kaj 2005 kreskis la nombro de miliarduloj de 423 al 691. La liston gvidas ekde 1998 Bill Gates, kunfondinto de la usona softvara entrepreno Microsoft.

Plimulto de la 691 miliarduloj en 2005 estis usonanoj (277), sekvataj de germanoj (52) kaj rusoj (25). La plej riĉa germano en tiu jaro estis la 8-a en la listo, Karl Albrecht, posedanto de Aldi, la plej riĉa eŭropano entute la 6-a en la listo, la svedo Ingvar Kamprad, posedanto de IKEA.

Laŭ la listo de intertempe 1 810 miliarduloj en 2016, plejmulto estis usonanoj (540), sekvataj de ĉinoj (251), germanoj (120) kaj baratanoj (84).

La tuta posedaĵo de la listuloj estas 2,2 bilionoj da usona dolaro.

  1. Jeff Bezos, la fondinto de Amazon.com, nur ekde la jaro 2016 reprezentiĝas inter la 10 plej riĉaj homoj de la listo, sed de 2018 ĝis 2021 estis la 1-a en la listo, en 2022 estis 2-a kaj en 2023 3-a.

© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search