Listo de regantoj de Litovio

Blazono de Litovio

La sekva listo de regantoj de Litovio arigas la nomojn de reĝoj, granddukoj kaj prezidentoj, kiuj gvidis la ŝtaton kiam Litovio estis suverena ŝtato (kiu dum la mezepoko inkluzivis ne nur la hodiaŭan Litovion, sed ankaŭ grandajn partojn de la hodiaŭa Belorusio kaj Ukrainio kaj partojn de la hodiaŭa Rusio kaj Pollando) aŭ rigardiĝis unueca politika unuo (ekzemple Litova Sovetia Socialisma Respubliko). La regantoj listiĝas per siaj nomoj en la litova lingvo. Dum regoperiodoj dum kiuj ankaŭ la rutena (poste Belorusa) kaj pola estis oficialaj ŝtataj lingvoj, la regantaj nomoj en tiuj lingvoj estas inkluzivigitaj.

La Granddukejo de Litovio stabile formiĝis ĉirkaŭ la jaro 1230, kiam la agresoj de la germanaj kavaliraj Livonia ordeno norde kaj la germana ordeno en la sudo iĝis tiom kontraŭ la nekristanaj baltaj triboj iĝis tiom fortaj, ke tiuj triboj unuiĝis sub la gvido de Mindaugas. Kvankam Mindaugas restis nekristana, li plektis diplomatiajn rilatojn kun la papo kaj la reganto de la Sankta Romia Imperio en la kristana okcidenta Eŭropo, atingis ke la papo agnoskis la Granddukejon de Litovio dum 1251 kaj la imperiestro nomumis lin reĝo de Litovio. Post kiam grandduko Jogaila ankaŭ iĝis reĝo de Pollando dum 1386, la du ŝtatoj konektiĝis pli proksime kaj ekde 1440 ambaŭ estis estrataj de komuna reganto. Dum 1569 interkonsentiĝis la "Unio de Lublin" kaj nova ŝtato - la Pola-Litova Unio - ekestis. Tiu ŝtato dividiĝis inter la monarkioj Prusio, Aŭstrio-Hungario kaj Rusio dum 1795 kaj Litovio iĝis provinco de la Rusia Imperio ĝis la 16-a de februaro 1918. La Konsilio de Litovio sukcesis establi ŝtatan suverenecon nur dum 1919, post kiam la Germana Regno malvenkis en la Unua Mondmilito. La unua Respubliko de Litovio ekzistis ĝis 1940, kiam ĝi okupiĝis fare de Sovetunio, kaj iom post de de nazia Germanio. Dum 1944 Sovetunio reokupis Litovion kaj starigis la Litovan Sovetian Socialisman Respublikon. La 11-an de marto 1991, Litovio redeklaris sian suverenan sendependecon. La dua Respubliko de Litovio estas demokratia respubliko, membro de la Eŭropa Unio kaj NATO.


© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search