Londona Biblio

Londona Biblio
Esperantaj tradukoj de la Biblio
Aŭtoroj
Aŭtoro L. L. Zamenhof, John Cyprian Rust, John Beveridge
Lingvoj
Lingvo Esperanto
Eldonado
Eldondato 1926
vdr

La Londona Biblio estas la Esperanta eldono de la Biblio eldonita en 1926 de la Brita kaj Alilanda Biblia Societo komune kun la Nacia Biblia Societo de Skotlando en Edinburgo. La Malnovan Testamenton tradukis L.L. Zamenhof el la hebrea, kaj la Novan Testamenton tradukis komitato de anglaj kaj skotaj pastroj el la malnova greka. Ĉio estis ankaŭ redaktita de la anglaj kaj skotaj pastroj, sed ŝajnas, ke la redaktoroj ne multe ŝanĝis la tekston de Zamenhof. Ludovikito poste eldonis faksimile la manuskripton de Zamenhof, ebligante komparon.


© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search