Louis Pasteur

Louis Pasteur
franca sciencisto
franca sciencisto
Persona informo
Louis Pasteur
Naskiĝo 27-an de decembro 1822 (1822-12-27)
en Dole,  Resurtronigo
Morto 28-an de septembro 1895 (1895-09-28) (72-jaraĝa)
en Castle of Villeneuve-l'Étang
Mortis pro Naturaj kialoj Redakti la valoron en Wikidata vd
Mortis per Korhalto Redakti la valoron en Wikidata vd
Tombo Institut Pasteur (1896–)
Katedralo Nia Sinjorino de Parizo (–1896) Redakti la valoron en Wikidata vd
Religio katolikismo vd
Etno Francoj vd
Lingvoj franca vd
Ŝtataneco Francio Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater Supera normala lernejo - bakalaŭro de scienco (1844–1845)
Lycée Saint-Louis (en) Traduki
Universitato de Parizo Redakti la valoron en Wikidata vd
Subskribo Louis Pasteur
Familio
Patro Jean-Joseph Pasteur (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Edz(in)o Marie Pasteur (en) Traduki (1849–) Redakti la valoron en Wikidata vd
Infanoj Marie-Louise Pasteur (en) Traduki, Jean-Baptiste Pasteur (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo mikrobiologo
natursciencisto
biologo
litografisto
artisto
agronomo
universitata instruisto
biokemiisto
kemiisto
botanikisto Redakti la valoron en Wikidata vd
Laborkampo Kemio kaj mikrobiologio Redakti la valoron en Wikidata vd
Doktoreca konsilisto Antoine-Jérôme Balard vd
Verkado
Verkoj vakcino kontraŭ rabio ❦
Institut Pasteur vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Louis PASTEUR [lwi pastœʁ] (naskiĝis en Dole la 27-an de decembro 1822 kaj mortis en kastelo Villeneuve-l’Étang, Marnes-la-Coquette la 28-an de septembro 1895), estis franca sciencisto, kemiisto, pioniro de la mikrobiologio, inventisto de la metodo de pasteŭrizado kaj esploristo pri fermentado. Lia esplorado en kemio kondukis al rimarkindaj elrompoj en la kompreno de la kaŭzoj kaj preventoj de malsanoj, kiuj rezultis en la fundamento de higieno, publika sano kaj multo de moderna medicino.[1] Oni konsideras, ke lia laboro savis milionojn de vivoj pere de la disvolvigo de vakcinoj kontraŭ rabio kaj antrakso. Li estas konsiderata kiel unu el la fondintoj de la moderna bakteriologio kaj estis honorita kiel la "patro de bakteriologio"[2] kaj kiel la "patro de mikrobiologio"[3][4] (kun Robert Koch,[5][6] kaj tiu lasta epiteto estas atribuita ankaŭ el Antonie van Leeuwenhoek[7]).

Pasteur estis responsa pri la malakcepto de la doktrino de spontanea generado. Kun la helpo de la Franca Akademio de Sciencoj, liaj eksperimentoj pruvis, ke en sterilizitaj kaj sigelitaj flaskoj, nenio iam disvolviĝis; kaj, inverse, en sterilizitaj sed malfermaj flaskoj, mikroorganismoj povas kreski.[8] Pro tiu eksperimento, la akademio havigis al li la Premion Alhumbert kiu konsistis el 2 500 frankoj en 1862.

Pasteur estas konsiderata kiel unu el la patroj de la mikroba teorio pri malsanoj, kiu estis minora medicina koncepto tiame.[9] Liaj multaj eksperimentoj montris, ke la malsanoj povas esti preventitaj mortigante aŭ haltigante ĝermojn (mikroboj), tiel rekte subtenante la mikroban teorion kaj ties aplikadon en klinika medicino. Li estas plej bone konata de la ĝenerala publiko pro sia invento de la tekniko trakti lakton kaj vinon por haltigi bakterian poluadon, procezo nune nomata pasteŭrizado. Pasteur faris gravajn malkovrojn en kemio, ĉefe pri la molekula bazo por la nesimetrio de kelkaj kristaloj kaj la "racemizacio". Frue en sia kariero, lia esplorado pri la tartrata acido rezultis en la unua kompreno de tio kio estas nune nomata optikaj izomeroj. Lia verko preparis la vojon al la nuntempa kompreno de fundamenta principo en la strukturo de organikaj kombinaĵoj.

Li estis la direktoro de la Institut Pasteur, establita en 1887, ĝis sia morto, kaj liaj restaĵoj estis entombigitaj en kripto sub la instituto. Kvankam Pasteur faris elrompajn eksperimentojn, lia reputacio iĝis asocia kun diversaj polemikoj. Historia retaksado de lia notkajero pruvis, ke li praktikis trompojn por superi siajn rivalojn.[10][11]

  1. (2002) “Biography: Louis Pasteur: A controversial figure in a debate on scientific ethics”, Seminars in Pediatric Infectious Diseases 13 (2), p. 134–141. doi:10.1053/spid.2002.125138. 
  2. (1951) “Louis Pasteur: Father of bacteriology”, Canadian Journal of Medical Technology 13 (3), p. 126–128. 
  3. Feinstein, S. (2008) Louis Pasteur: The Father of Microbiology. Enslow Publishers, Inc., p. 1–128. ISBN 978-1-59845-078-1.
  4. (1952) “Freelance of Science”, British Medical Journal 2 (4778), p. 269. doi:10.1136/bmj.2.4778.269. 
  5. (2008) “Robert Koch (1843-1910): father of microbiology and Nobel laureate”, Singapore Medical Journal 49 (11), p. 854–855. 
  6. (2006) “Robert Koch and the white death: from tuberculosis to tuberculin”, Microbes and Infection 8 (1), p. 294–301. doi:10.1016/j.micinf.2005.06.004. 
  7. (2015) “The unseen world: reflections on Leeuwenhoek (1677) 'Concerning little animals'”, Philosophical Transactions of the Royal Society of London. Series B, Biological Sciences 370 (1666), p. 20140344. doi:10.1098/rstb.2014.0344. 
  8. (2004) Origins: Genesis, Evolution and Diversity of Life. Dordrecht, The Netherlands: Kluwer Academic Publishers. ISBN 978-1-4020-1813-8.
  9. Citaĵa eraro Malvalida etikedo <ref>; neniu teksto estis provizita por ref-oj nomataj ullmann; $2
  10. Geison, Gerald L. (1995) The Private Science of Louis Pasteur. Princeton, NJ: Princeton university press. ISBN 978-0-691-01552-1.
  11. (1993) “Pasteur Notebooks Reveal Deception”, Science 259 (5098), p. 1117. doi:10.1126/science.259.5098.1117-a. 

© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search