Ludo

Pri alia signifo, vidu Ludo (tabulludo) en angla vikipedio.

Ŝnurtira lukto estas tre disvastigata kaj populara ludo kaj sporto, kiu postulas nur ŝnuron, do facile atingebla rimedaro.
Ŝakaj ludpecoj.
La kartoludantoj, pentraĵo de 1895 de Paul Cézanne, kiu montras kartludon.

Ludo estas amuza, distra kaj struktura agado, en kiu oni kutime partoprenas pro ĝojo kaj foje kvazaŭ por edukado.[1] Ludoj ĝenerale diferencas de laboro en tio, ke por laboro oni kutime partoprenas por pago, kaj disde arto, kiu pli koncernas al fikcia esprimado de ideoj, estetikaj aŭ ideologiaj elementoj. La diferencoj ne estas klaraj, kaj multaj ludoj estas konsiderataj ankaŭ kiel laboro (kiel ĉe profesiaj ludistoj de tre popularaj sportoj aŭ de monvetado) aŭ kiel arto (kiel ĉe puzloj aŭ ludoj kun arta aspekto, kiel MaĝangoTangramo, ĉe komputilaj ludoj).

Tre gravaj konsistigaĵoj estas celoj, reguloj, defio kaj interagado, kaj foje eĉ kunlaborado. Ludoj ĝenerale enhavas mensajn aŭ korpajn instigojn, kaj kutime ambaŭ. Multaj ludoj helpas estigi praktikajn lertecojn, estas korpekzercada fako aŭ, alimaniere, utilas por fari edukadan, simuladanpsikologian rolon.

Registritaj tiom frue kiom en la jaroj 2600 a.K.,[2][3] ludoj estas universala parto de homa sperto kaj ekzistas en ĉiuj kulturoj. La Reĝa Ludo de Ur, Seneto, kaj Afrika semludo estas kelkaj el la plej antikvaj konataj ludoj.[4]

  1. http://www.merriam-webster.com/dictionary/game
  2. Soubeyrand, Catherine. The Royal Game of Ur. The Game Cabinet (2000). Alirita 2008-10-05.
  3. Green, William, "Big Game Hunter", 2008 Summer Journey, Time, 2008-06-19. Kontrolita 2008-10-05. Arkivigite je 2008-06-20 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2013-08-22. Alirita 2015-11-22.
  4. History of Games. MacGregor Historic Games (2006). Alirita 2008-10-05.

© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search