Lum-eliganta diodo

Diverskoloraj lumeligantaj diodoj

Lum-Eliganta DiodoLED estas duonkonduktanta aparato, kiu elsendas malkoheran optikan radiadon al la antaŭa direkto. La koloro dependas je la uzita materialo, kaj povas esti videblainfraruĝa.

LED-oj havas multajn uzojn. Videblajn LED-ojn oni uzas kiel indikilojn sur multaj specoj de elektronikaj aparatoj kaj en movant-mesaĝaj paneloj. Infraruĝajn oni uzas en teleregataj aparatoj por elsendi la signalojn.

Inkandeskaj aŭ gas-elektraj lumsistemoj estas malalte efikaj kompare kun LED-oj, do ekzistas eblo ŝpari per uzi LED-ojn.

Lastatempa progreso estas la kreado de LED-oj, kiuj povas elsendi bluan lumon. Oni povas uzi bluajn LED-ojn kune kun jam ekzistantaj ruĝaj kaj verdaj LED-oj por krei blankan lumon.


© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search