Luma poluo

Luma poluo tiel oni nomas novan formon de poluo, ŝajne malsama al la aliaj, sed kiu tamen havas la saman fonton: industria malŝparado kaj malestimo al la naturo kaj al spiritaj valoroj. Tion kaŭzas la superabundo kaj intenso de lumoj ĉiuspecaj ĉe stratoj, vojoj, industriejoj, parkoj (ofte sen iu ajn promenanto ene!) ktp. La luma poluo nun malhelpas al la homoj vidi la stelojn, kaj plu scii kaj sperti, kio estas vera nokto kaj vera lunlumo! Krome ĝi malutilas al la agado de la astronomoj, kiuj estas ĝiaj ĉefaj oponantoj. Sed ĉiu homo povas bedaŭri la perdon je la efekta vido de nokta ĉielo, kiun ankoraŭ ĝuis niaj avoj, oni povas diri ke temas pri grava kultura perdo. Kaj ankaŭ ekologiajn kaj higienajn misefektojn tio havas.


© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search