Lumeno

Lumeno (simbolo lm) estas mezurunuo de lumflukso en SI, montranta la lumkvanton dum unu sekundo el punkta lumfonto. Laŭ difino, ĝi estas lumvolumeno de elradianta lumo el homogena punktofonto kun lumintenso de unu kandelo al steradiano (steradiano estas unuo de la spacoangulo).

Se la lumfonto radias kun lumintenso de en spacoangulo de dω, tiam la tuta lumflukso estas:

Se ekzemple izotropa lumfonto radias kun 1 kandelo, tio estas 1 lm je 1 sr elradias, oni ricevas la lumflukson per sumigo (integralo) de lumintenso tra tuta spaco, kiu ĉirkaŭas la lumfonton:
, tio estas ĉirkaŭ .

Lumeno estas subjektiva unuo, kiu permesas taksi kiel estas perceptata lumkvanto; tial konsiderante la elsenditan energian lumflukson je unu sekundo pri la pli impresa ondolongo (555 nm) de homa okulo, sekvas la rilaton:
1 vato = 683 lumenoj .


© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search