Madonna (naskiĝis kiel Madonna Louise Veronica Ciccone la 16-an de aŭgusto 1958 en Bay City, Miĉigano) estas usona kantistino/kantoverkistino popmuzika kaj aktorino. Ŝi ricevis famegon en la 1980‑aj jaroj. Ŝia dua edzo estis Guy Ritchie, kun kiu ŝi vivis dum 8 jaroj kaj divorcis en 2008. Laŭ la stato de 2023 ŝi vivas en la protektita urbeto Hidden Hills, iom pli ol 40 kilometrojn nordokcidente de la urbocentro de Los-Anĝeleso kaj de Holivudo, kun multaj same socie konataj najbaroj.
© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search