Malavio (Respubliko de Malavio) estas lando en sudorienta Afriko. Ĝi havas limojn kun la landoj Tanzanio, Mozambiko kaj Zambio. La ĉefurbo de Malavio estas Lilongvo. Krom la oficiala lingvo de Malavio kiu estas la angla, la ekskolonia lingvo, ankaŭ la njanĝa lingvo (ankaŭ nomata ĉiĉeva aŭ ĉeva lingvo) kiu estas bantua lingvo estas parolata tie. La aliaj bantuaj lingvoj parolataj de la loĝantaro estas la tumbuka, la jaoa (chiyao aŭ yao) kaj la ngonia.
Ĝia grandeco estas ĉirkaŭ 118480 km² kaj ĉirkaŭ 100 homoj loĝas po km². La lando ankaŭ nomiĝas "La varma koro de Afriko".[1] Malavio estas unu el la plej malgrandaj landoj en Afriko. Lago Malavio havas superfacon ĉirkaŭ unu triono de la areo de Malavio.[2]
© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search