Malsanulejo

Foto de granda malsanulejo en Singapuro.

Malsanulejo, sanigejo[1]hospitalo[2] estas kuraca institucio destinita al kuracado de homoj. Malsanulejo estas parto de san-sistemo. Ekzistas kaj publikaj (ŝtataj), kaj privataj kaj duon-privataj malsanulejoj.

Laŭ Francisko Azorín hospitalo estas Malsanulejo. Konstruaĵo por malsanuloj.[3] Li indikas etimologion el latina hospitalis el hospes (gasto).[4]

Ilona Koutny, en interesa vortotrezora studo, proponpetis sondenkete alternativojn al cento da esperantistoj kaj ili kiel sinonimo de hospitalo "89 %-oj donis la kutiman nomon malsanulejo, krome kuracejo: 3 kaj resanigejo: 2. [...] El la respondoj vidiĝas, ke la plejmulto trovas la kutiman derivitan vorton kiel malsanulejo (89 %), kiu estas praktike enleksikiĝinta kaj konvencie uzata, kvankam ankaŭ la du aliaj solvoj - kuracejo, resaniĝejo - taŭgus (en la ĉina estus "kurac-ejo", en la hungara "malsan-domo")".[5]

  1. https://www.akademio-de-esperanto.org/akademio/index.php?title=Respondoj_de_la_Konsultejo#Kial_.E2.80.9Cmalliberejo.E2.80.9D_sed_ne_.E2.80.9Cmalsanejo.E2.80.9D.3F
  2. Dum "hospitalo" konservas sian malnovan signifon, t.e. "ejo kie oni kuracas, ordinare senpage, malriĉajn malsanulojn" en ReVo (Vd vorton hospitalo en [1]) pli proksima al la signifo de hospico, ĝi estas uzata neologisme en la reta vortaro [2] kiel sinonimo de "kuracejo", do de malsanulejo.
  3. Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 90.
  4. Azorín, samloke.
  5. Ilona Koutny, Esperantlingva bildo de la mondo; La arto labori kune – Festlibro por Humphrey Tonkin, Roterdamo, 2010, UEA (ISBN 978-92-9017-113-3). paĝo 295.

© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search