Manhatano

Horizontala vida panoramo de Manhatano el la flanko de Nov-Ĵerzejo je februaro 2017. Jen listo de famaj konstruaĵoj: 1. Time Warner Center, 2. 220 Central Park Sul S, 3. One57, 4. 432 Park Avenue, 5. Chrysler Building, 6. Bank of America Tower, 7. Konstruaĵo Conde Nast, 8. The New York Times Building, 9. Empire State Building, 10. Hudson Yards, 13. 30 Park Lugar, 14. Woolworth Building, 15. 40 Wall Street, 16. Three World Trade Center, 17. Four World Trade Center, 18. One World Trade Center.

Fotomontaĵo
borough of New York City

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Ŝtato  Usono
Subŝtato  Nov-Jorkio
Kantono Novjorko (identa al Manhatano)
Urbo Novjorko
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 1 694 251  (2020) [+]
Loĝdenso 50 454 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 40° 44′ N, 74° 0′ U (mapo)40.728333333333-73.994166666667 [+]
Alto 85 m [+]
Areo 33,58 km² (3 358 ha) [+]
Horzono orienta horzono de Nordameriko (UTC-5) [+]
Desegno de Manhatanaj kvartaloj.
Manhatano (New York)
Manhatano (New York)
DEC
Situo de Manhatano
Manhatano (Usono)
Manhatano (Usono)
DEC
Situo de Manhatano

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Manhattan, New York City [+]
vdr

Manhatano (angle Manhattan) estas insula komunumo de Novjorko, Nov-Jorkio, Usono, identa al la administra Kantono Novjorko. Kun loĝantaro en 2006 de 1.611.581 homoj, en terareo da 22,96 kvadratmejloj (59,47 km²), ĝi estas la plej dense enloĝata kantono en Usono, kun 66.940 enloĝntoj po kvadratmejlo (25.846/km²). Ĝi ankaŭ estas la due plej riĉa kantono en Usono. La komunumo konsistas el Insulo Manhatano, Insulo Roosevelt, Insulo Randalls, kaj preskaŭ unu dekono da Insulo Ellis, la superakva parto de Insulo Libereco, kelkaj multe malpli grandaj insuloj, kaj malgranda parto de la kontinenta Nov-Jorkio, tuj apud Bronkso.

Manhatano estas grava komerca, financa, kaj kultura centro de Usono kaj, iome, de la mondo. La plimulto da radiaj, telelvidaj, kaj telekomunikadaj kompanioj en Usono estas bazitaj ĉi tie, same por multaj novaĵaj, magazinaj, libraj, kaj alispecaj eldonejoj. Manhatano enhavas multajn famajn rekonilojn, turismajn allogaĵojn, muzeojn, kaj universitatojn. Ankaŭ en Manhatano troviĝas la stabejo de la Unuiĝintaj Nacioj. Manhatano enhavas la plej grandan centran komerco-distrikton en Usono, kaj tie troviĝas ambaŭ la Novjorka Borso kaj NASDAQ, kaj estas la hejmo de la plej granda nombro da entreprenstabejoj en la nacio. Ĝi estas nedisputeble la centro de Novjorko kaj de la Novjorka urba regiono, enhavante la urbajn registarejojn, kaj la plej grandan parton da postenoj, komercoj, kaj distraĵoj.

© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search