Manlavado aŭ manhigieno estas la agado purigi la manojn per aŭ sen uzado de akvo aŭ alia likvaĵo, aŭ per la uzado de sapo cele al forigo de tero, sablo, aŭ mikroorganismoj.
Medicina higieno de manoj koncernas al la higienaj praktikoj rilataj al la administrado de medicino kaj de medicina zorgado, kiu preventas aŭ minimumigas malsanon kaj la disvastigon de malsano. La ĉefa medicina celo lavi siajn manojn estas purigi ilin de patogenoj (kiel bakterioj aŭ virusoj) kaj de kemiaĵoj, kiuj povas kaŭzi personan damaĝon aŭ malsanon. Tio ĉefe gravas por personoj, kiuj tuŝas manĝon aŭ laboras en la medicina fako, sed ĝi estas grava praktiko ankaŭ por la ĝenerala publiko.
Manlavado estas precipe signifa post forlasado de necesejo, post kontakto kun bestoj, antaŭ kontakto kun manĝaĵo aŭ manĝiloj kaj antaŭ havigo de kuracilo aŭ dono de kuraco. En situacioj kie ne ekzistas aliro al akvo, iuj homoj uzas manajn sanitigilon kiel anstataŭaĵon.
En medio sen pura akvo kaj sapo oni povas uzi manan sanigilon enhavanta almenaŭ 60% da alkoholo.
© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search