Marilyn Monroe

Marilyn Monroe
Persona informo
Marilyn Monroe
Naskonomo Norma Jeane Mortenson
Naskiĝo 1-an de junio 1926 (1926-06-01)
en Usono Losanĝeleso, Kalifornio, Usono
Morto 4-an de aŭgusto 1962 (1962-08-04) (36-jaraĝa)
en Usono Losanĝeleso, Kalifornio, Usono
Mortis pro Sinmortigo Redakti la valoron en Wikidata vd
Mortis per Barbiturata toksiĝo Redakti la valoron en Wikidata vd
Tombo Westwood Village Memorial Park Cemetery (en) Traduki, Corridor of Memories, Crypt 24 34° 03′ 30″ Nordo 118° 26′ 23″ Okcidento / 34.05847 °N, 118.43979 °U / 34.05847; -118.43979 (mapo) Redakti la valoron en Wikidata vd
Religio juda ateismo • kristanismo vd
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Usono Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater Universitato de Kalifornio en Los-Anĝeleso - literaturscienco, arto (1951–1962)
Van Nuys High School (en) Traduki
University High School (en) Traduki
Actors Studio Redakti la valoron en Wikidata vd
Subskribo Marilyn Monroe
Memorigilo Marilyn Monroe
Familio
Patro Charles Stanley Gifford (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Patrino Gladys Monroe (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Gefratoj Berniece Baker Miracle (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Edz(in)o James Dougherty (1942-1946)
Joe DiMaggio (1954)
Arthur Miller (1956-1961)
Amkunulo John F. Kennedy Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Alia nomo Marilyn Monroe vd
Okupo filmaktoro
aŭtobiografo
Playmate
modmanekeno
kantisto
modelo
filmproduktoro
aktoro Redakti la valoron en Wikidata vd
Aktiva dum 1947 - 1962
Verkado
Verkoj Viroj Preferas Blondulinojn ❦
The Seven Year Itch ❦
The Prince and the Showgirl ❦
Some Like It Hot ❦
The Misfits vd
En TTT Oficiala retejo vd
Aktorado
Premio Ora Globo
Plej bona aktorino en filma muzikalo aŭ komedio
1959 - Some Like It Hot
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Marilyn MONROE (prononco [ˈmæɹɪlɪn mənˈɹoʊ], origine: Norma Jane MORTENSONBAKER, naskiĝis la 1-an de junio 1926 en Losanĝeleso, Kalifornio, kaj mortis la 4-an de aŭgusto 1962 samloke) estis usona aktorino. Ŝi estis unu el plej popularaj filmostelulinoj kaj seksaj simboloj de la 1950-aj jaroj, kaj estas konsiderata unu el plej gravaj ikonoj de la popola kulturo de la 20-a jarcento.[1][2][3]

Post naskiĝo kaj malriĉa infanaĝo en Losanĝeleso ĉefe en orfejoj, ŝi je la aĝo de 16 jaroj edziniĝis kaj eklaboris en aviadilfabriko kiel parto de la militpeno por la Dua Mondmilito. Tie ŝi ekkonis fotiston kiu fotis por armea gazetaro, fariĝis fotomodelo kiel sukcesa afiŝulino, blondigis siajn harojn kaj baldaŭ estis malkovrata de filmentreprenistoj. Sian artistnomon Marilyn Monroe ŝi ekuzis en 1948, kiam ŝi unuafoje subskribis filmkontrakton. Ŝia populareco kiel modelo kondukis ŝin al du nelongaj kinkontraktoj kun Twentieth Century-Fox (1946–1947) kaj Columbia Pictures (1948), dum kiuj ŝi havis sian unuan stelrolon en la malaltbuĝeta muzikalo Ladies of the Chorus (1948). Ŝi poste aperis en malgrandaj roloj en The Asphalt Jungle (1950) kaj All About Eve (1950), kaj subskribis novan kinkontrakton kun Fox en 1951. Laŭ tiu nova kontrakto, ŝi tuj iĝis popola aktorino per ne tre gravaj roloj en kelkaj komedioj, kiaj As Young as You Feel (1951) kaj Monkey Business (1952), kaj en dramoj Clash by Night (1952) kaj Don't Bother to Knock (1952). Komence de 1952, ŝi estis ankaŭ ĉe la centro de grava skandalo, kiam oni disvastigis ke ŝi estis pozinta por nudofotoj antaŭ ol iĝi stelulino. Tiu skandalo fakte ne damaĝis ŝian karieron, sed male plie popularigis ŝin.

Monroe iĝis unu el plej monproduktaj alteuloj de Holivudo kun protagonistaj roloj en tri filmoj en 1953: la nigra filmo Niagara, kiu fokusiĝis al sia seksa allogeco, kaj la komedioj Gentlemen Prefer Blondes kaj How to Marry a Millionaire, kiu konfirmis sian bildon kiel "stulta blondulino". Spite sian sukceson, ŝi malamis la kontrolon de la studio super sia kariero, inklude stereotipecon kaj malaltan salajron, kaj estis maldungita de ili en Januaro de 1954 kiam ŝi malakceptis partopreni en sia venonta planita filmo por ŝi. La disputo eksplodis en Marto, post kio ŝi aperis en unu el la plej grandaj sukcesoj de sia kariero, The Seven Year Itch (1955). Kiam la studio estis ankoraŭ malpreta ŝanĝi ŝian kontrakton, Monroe lasis Holivudon por la Orienta marbordo fine de 1954, kie ŝi formis kinproduktoran kompanion, nome Marilyn Monroe Productions, kun fotisto Milton Greene. Ŝi pasigis 1955 konstruante ŝian kompanion kaj studante metodaktoradon ĉe Actors Studio, ĝis atingis setladon kun la studio ĉe la fino de la jaro, kio garantiis ŝin pli da kontrolo kaj pli grandan salajron. Ŝiaj venontaj filmoj, Bus Stop (1956), The Prince and the Showgirl (1957), kaj Some Like It Hot (1959) havigis al ŝi aprezon pro ŝia aktorado same kiel Premion Ora Globo kaj nomumon por BAFTA. Ŝia lasta kompletita filmo estis la dramo The Misfits (1961).

La roloskemo ĉiam estis la sama: bela, naiva, sekse alloga. Tion atendis la publiko, kaj kelkaj provoj, eskapi al pli postulemaj roloj (ekz. en The prince and the Showgirl) ne estis vere akceptataj, tiel ke la aktorino rezignacie revenis al sia kutima rolaro. Intertempe ŝi denove estis edziniĝinta: unue kun la basbalisto Joe DiMaggio kaj poste kun la verkisto Arthur Miller. Ankaŭ la edzeco kun Miller fiaskis: dum la laboroj por la filmo The Misfits, kies scenaron li verkis, la paro disiĝis. The Misfits restis la lasta filmo de Marilyn Monroe: en la aĝo de 36 jaroj ŝi mortis pro trodozo da dormigiloj en Losanĝeleso.

  1. Rollyson 2005, p. 2.
  2. Hall 2006, p. 468.
  3. Chapman 2001, pp. 542–543.

© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search