Marine LE PEN [maʁin lə pɛn] (naskiĝnome Marion Anne Perrine Le Pen) (naskiĝis la 5-an de aŭgusto 1968 en Neuilly-sur-Seine, Francio) estas advokato kaj franca politikistino, prezidantino de Front National.
Ekde julio 2004 ŝi estas deputito en Eŭropa Parlamento kaj ankaŭ regiona konsilanto de la franca regiono Nord-Pas-de-Calais ekde marto 2010.
En 2017, ŝi kandidatiĝis al la prezidento kaj atingis la duan balotvicon kontraŭ Emmanuel Macron, kiu finfine venkis vidalvide al ŝi. Sekvas, ke ŝi estis elektata deputito de la franca parlamento la 18-an de junio 2017.
© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search