Markolo

Markolo estas kompare mallarĝa akva areo, kiu dispartigas terpecojn, sed ligas najbarajn akvobasenojn. Ekstremumaj ampleksoj por markoloj estas: longo - ĉirkaŭ 1760 km por Mozambika Markolo kaj larĝo - 1120 km por Drake-markolo.

Kelkaj markoloj (Ĝibraltara, Magelana, Singapura k.a.) uzeblas por internacia navigado kaj estas malfermitaj por ĉiu lando egalrajte.


© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search