Marmoto

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Marmoto
Troveblo de fosilioj: Malfrua Mioceno - Lastatempe

Biologia klasado
Regno: Animaloj
Filumo: Ĥorduloj
Klaso: Mamuloj
Ordo: Ronĝuloj
Familio: Sciuredoj
Tribo: Marmotenoj
Genro: Marmota
Blumenbach, 1779
Specioj

vidu tekston

Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr
Marmota monax

Marmoto (Marmota) estas holarktisa genro de mamuloj el la ordo de ronĝuloj, familio sciuredoj. Entute oni agnoskas 15 speciojn en la genro. Arealoj de la plej konataj specioj inkluzivas plejparte montarajn areojn kiel Alpoj, Karpatoj, Tatroj, Pireneoj kaj nordaj Apeninoj en Eŭropo, Roka Montaro, Kaskada Montaro, Nigraj Montetoj kaj Sierra Nevada en Norda Ameriko, Deosai-plato en Pakistano kaj Ladako en Barato. Krome marmotoj troveblas en vastaj kaj sekaj Eŭraziaj stepoj. La arbara marmoto (Marmota monax) troveblas en arbaraj regionoj tra plejparto de Usono kaj Kanado, ekde sudokcidenta Georgio ĝis Alasko. Ankaŭ la prerihundo aŭ cinomuso, kiu troveblas en preriaj regionoj de Usono, Kanado kaj Meksikio, estis iam konsiderata marmoto, sed nun zoologiistoj apartenigis ĝin en apartan genron Cynomys.

Marmotoj plej kutime vivas en ternestoj aŭ en piloj de falintaj rokoj. En malvarmaj regionoj ili hiberniĝas dum vintro. Plimulto de marmotoj estas tre sociaj kaj kunekzistas en grandaj grupoj. Ili uzas laŭtajn fajfojn kiel signalojn por komunikado, aparte en danĝero.

La dieto de la marmotoj plejparte konsistas je plantaj partoj kiel herboj, beroj, likenoj, muskoj, radikoj kaj floroj.


© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search