Marso (planedo)

Ĉi tiu artikolo temas pri planedo. Por dio el la romia mitologio rigardu la paĝon Marso (dio). Por kompanio legu la artikolon Mars (kompanio).
Marso ♂
Planedo
astronomia simbolo
astronomia simbolo
ena planedo • Ter-ekstera planedo
Astronomia simbolo vd
Nomita laŭ Marso, Areso vd
Malkovro
Dato de malkovro Pratempo
Unua superflugo Mariner 4
(14-an de julio 1965)
Unua enorbitiĝo Mariner 9
(14-an de novembro 1971)
Unua surteriĝo Surmarsilo de Mars 3
(2-an de decembro 1971)
Unua veturilo
sur la surfaco
Mars Pathfinder
(4-an de julio 1997)
Orbitaj ecoj
Granda duonakso
- Periapsido
- Apoapsido
227 939 100 km (1,52 AU)
206 669 000 km (1,38 AU)
249 209 300 km (1,67 AU)
Discentreco 0,093 315
Klinangulo 1,850° (rilate al la ekliptiko); 5,65° (rilate al la suna ekvatoro); 1,67° (rilate al la sunsistema ebeno de Laplace)
Periodo 686,971 tagoj
Meza cirkulrapido 24,077 km/s
Longitudo de
suprenira nodo
49,562°
Argum. de periapsido 286,537°
Naturaj satelitoj
Ringoj
2 (Dejmo kaj Fobo)
Neniu
Fizikaj ecoj
Diametro
Ekvatora diametro
Polusa diametro
- Plateco
- Areo
- Volumeno
6 791,432 km vd
(6 792,4 ± 0,2) km
(6 752,4 ± 0,2) km
0,00589 ± 0,00015
1,447985 × 108 km2
1,6318 × 1011 km3
Maso
- Denso
- Surfaca falakcelo
- Liberiga rapido
6,4185 × 1023 kg
3934 kg/m3
3,69 m/s2
5,027 km/s
Rotacia periodo
- Sidera periodo
24,6229 h vd

24,62296 horoj
Aksa kliniteco 25,19°
Atmosferaj kaj surfacaj ecoj
Surfaca premo 600-1000 Pa (6-10 mbar)
Surfaca temperaturo
- Minimuma
- Averaĝa
- Maksimuma

130 K
210 K
308 K
Geometria albedo
Albedo laŭ Bond
0,15
0,25
Observaj ecoj
Videbla magnitudo
- Minimuma
- Maksimuma
-2,94 vd
+1,8
-2,91
Angula diametro
- Minimuma
- Maksimuma

3,5"
25,1"
vdr

Marso estas la kvara planedo de la Sunsistemo laŭ distanco ekde la Suno. Ĝi estas konata ekde la pratempo, ĉar ĝi estas klare videbla en la nokta ĉielo de Tero, kaj ŝuldas sian nomon al Marso, la romia dio de milito. Ĝia planeda simbolo () montras la egidon kaj lancon de la dio, kaj identas la simbolon de la vira sekso.

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Simbolo de Marso.

Marso estas foje nomata la "Ruĝa Planedo" pro sia ruĝa aspekto, kaj pro granda kvanto da fera oksido en sia ŝelo; ĝi ankaŭ estas konsiderata la frata planedo de Venuso kaj Tero.

Marso estas malvarma, dezerta mondo, simila al Tero, kun maldensega atmosfero. Ĝia surfaco estas simila kaj al Luno, pro alfrapaj krateroj, kaj al Tero, pro vulkanoj, valoj, dezertoj kaj polusaj kalotoj. Sur Marso ankaŭ situas Olympus Mons, unu el la plej altaj konataj montoj en la Sunsistemo, kaj la Mariner-valoj, unu el la plej larĝaj kanjonoj.

La marsa tago daŭras 24,6 horojn. La planedo havas sezonojn, polusan glacion kaj eble iam havis riverojn kaj grandan maron. Tamen, Marso estas multe pli malgranda ol Tero, tial ĝi ne povas teni sufiĉan aeron sub sia roza ĉielo, por varmigi sin kaj allasi grandan floradon de vivo: la nuna aero estas tiel maldensa, ke akvo ne povas esti fluida, kaj eĉ akva glacio ne fandas, sed bolas (kiel glacio de karbona dioksido sur Tero). La temperaturo kaj premo sur Marso estas tro malaltaj por homa vivo sen premovesto; homa sango bolus pro manko de premo.


© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search