Matilda de Flandrio

Matilda de Flandrio
Dukino de Normandio
Persona informo
Naskiĝo ĉirkaŭ 1031
en Bruĝo
Morto 2-an de novembro 1083 (1083-11-02)
en Rueno
Tombo Abatejo de Virinoj Redakti la valoron en Wikidata vd
Religio katolikismo vd
Ŝtataneco Reĝlando Anglio Redakti la valoron en Wikidata vd
Familio
Dinastio Flandra dinastio (Balduenoj) vd
Patro Baldueno la 5-a de Flandrio Redakti la valoron en Wikidata vd
Patrino Adela of France (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Gefratoj Baldueno la 6-a de Flandrio kaj Roberto la 1-a, Grafo de Flandrio Redakti la valoron en Wikidata vd
Edz(in)o Vilhelmo la 1-a de Anglio
Infanoj Roberto Curthose, Constance of Normandy (en) Traduki, Adela of Normandy (en) Traduki, Henriko la 1-a, Agatha of Normandy (en) Traduki, Cecilia of Normandy (en) Traduki, Richard of Normandy (en) Traduki, Adeliza (en) Traduki, Vilhelmo la 2-a, Matilda of Normandy (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo regento Redakti la valoron en Wikidata vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Matilda de Flandrio (naskiĝis ĉirkaŭ 1031, m. la 2-an de novembro 1083) estis la edzino de reĝo Vilhelmo la 1-a de Anglio.

Ŝi estis la filino de grafo Baldueno la 5-a de Flandrio kaj grafino Adela, kies patro estis reĝo Roberto la 2-a de Francio. Ŝi altis nur 1,27 metrojn kaj estis verŝajne la plej malalta reĝino de Anglio. Ŝi devenis de Alfredo la Granda, kaj laŭ onidiroj, kiam Vilhelmo petis fianciĝi al ŝi, ŝi respondis ke ŝiaj prauloj estis tiom altrangaj ke ŝi ne povis edziĝi al bastardo. Aŭdinte tion, Vilhelmo rajdis de Normandio al Bruĝo, renkontis Matildan survoje al diservo, kaj fortiris ŝin de ŝia ĉevalo per ŝia longa hararo. Laŭ alia versio de la legendo, Vilhelmo rajdis al la domo de ŝia patro en Lille, ĵetis ŝin teren en ŝia ĉambro kaj frapegis ŝin. Kompreneble ŝia patro Baldueno koleriĝis, sed, antaŭ ol li kaj Vilhelmo povus batali, Matilda decidis edziĝi al Vilhelmo – kaj tio malgraŭ malpermeso de papo Leono la 9-a (pro nekonata kialo, eble pro tro proksima parenceco). La geedziĝo okazis en 1053.

Estis onidiroj ke Matilda enamiĝis al la angla ambasadoro al Flandrio, Brihtric, kiu repuŝis ŝin. Estas fakto ke, dum ŝi estis regento de Anglio dum foresto de Vilhelmo, multajn jarojn poste ŝi konfiskis la bienojn de Brihtric kaj sendis lin al karcero, kie li mortis.

Kiam Vilhelmo preparis invadi Anglion, Matilda pagis la ekipadon de ŝipo nomata Mora. Ke Matilda devenis de Alfredo la Grando plifortigis la pretendon de Vilhelmo pri la angla trono.

Laŭdire Vilhelmo fidelis al Matilda, almenaŭ ĝis ŝi subtenis sian filon Roberto Curthose kiam tiu ribelis kontraŭ Vilhelmo.


© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search