Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Max Weber (apartigilo) |
Maximilian Carl Emil WEBER ([maks ˈveːbɐ], konata kiel Max WEBER; Esperantigite Makso VEBERO; naskiiĝis la 21-an de aprilo 1864 en Erfurto, mortis la 14-an de junio 1920) estis germana politik-ekonomikisto kaj sociologo, kiu influis sur la socia teorio kaj estas konsiderata unu el la fondintoj de moderna sociscienco[1] kaj de la publika administrado. Weber estas ofte citata, kun Émile Durkheim kaj Karl Marx, inter la tri fondintoj de sociologio.[2][3][4][5][6]
Li komencis sian karieron en la Humboldt-Universitato de Berlino, kaj poste laboris en Universitato de Freiburg, Universitato de Hajdelbergo, Universitato de Vieno kaj Universitato de Munkeno. Li multe influis en tiama germana politikmedio, kaj estis unu el la germanaj reprezentantoj en la Traktato de Versajlo kaj ano de la komisiitaro por skizago de la Konstitucio de Weimar.
Weber estis ŝlosila proponanto de metodologia kontraŭpozitivismo, argumentante por la studo de socia agado tra interpretaj (pli ol pure empiriismaj) rimedoj, baze sur kompreno de la celo kaj signifo kiujn individuoj ligigas al siaj agoj. La ĉefa intelekta temo de Weber estis kompreno de la procezoj de raciigo, sekularigo, kaj "seniluziigo" kion li asocias kun la apero de kapitalismo kaj moderneco,[7] kaj kion li vidis kiel la rezulto de nova vojo de pensaro pri la mondo.[8]
Liaj ĉefaj verkoj temas pri raciigo de sociologio pri religio kaj regado, sed li ankaŭ multe verkis pri ekonomiko. Lia plej konata verko estas la eseo La protestanta etiko kaj la animo de kapitalismo, kiu komencis lian laboron en religia sociscienco. En tiu eseo, Weber argumentis, ke religio estis unu el la ne nuraj kialoj de la malsam-manieraj disvolviĝoj de la kulturoj de Okcidento kaj de Oriento, kaj li atentigis pri la grava rolo de specifaj ecoj de asketa protestantismo, kiu kaŭzis la disvolviĝon de kapitalismo, burokratio kaj raci-juraj ŝtatoj en Okcidento. En alia fama verko, Politiko kiel profesiinklino, Weber difinis ŝtaton institucio posedanta ekskluzivan rajton je pravigebla fizika perforto; la difino fariĝis esenca en moderna okcidenta politikscienco.
© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search