Mel Gibson

Mel Gibson
Oskar-premiito
Persona informo
Mel Gibson
Naskonomo Mel Colm-Cille Gerard Gibson
Naskiĝo 3-an de januaro 1956 (1956-01-03) (68-jaraĝa)
en Peekskill
Religio katolika eklezio vd
Etno Irish Americans • British Americans vd
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Usono
Irlando Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater Nacia Instituto de Drama Arto Redakti la valoron en Wikidata vd
Partio Respublikana Partio Redakti la valoron en Wikidata vd
Subskribo Mel Gibson
Familio
Patro Hutton Gibson (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Patrino Anne Patricia Reilly (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Gefratoj Donal Gibson (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Edz(in)o Robyn Moore (en) Traduki (1980–2011) Redakti la valoron en Wikidata vd
Amkunulo Oksana Grigorieva (en) Traduki (2009–2010)
Rosalind Ross (en) Traduki (2014–) Redakti la valoron en Wikidata vd
Infanoj Milo Gibson (en) Traduki
 ( )
Hannah Gibson (en) Traduki
 ( Robyn Moore (en) Traduki) Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo filmproduktoro
televida aktoro
teatra aktoro
televida produktoro
aktoro
scenaristo
verkisto
voĉaktoro
filmaktoro
filmreĝisoro
reĝisoro Redakti la valoron en Wikidata vd
Aktiva en Usono vd
Aktiva dum 1977– vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Mel Columcille Gerard GIBSON (naskita je la 3-a de januaro 1956 en Peekskill, en Novjorkio, Usono) estas usona aktoro kaj reĝisoro.

Gibson naskiĝis kiel 6-a infano el 11 en la familio. Lia patro (Hutton Gibson) – kiu naskiĝis ankaŭ en Usono – translokiĝis kun la tuta familio al Aŭstralio al devenloko de sia edzino, post kiam li gajnis 25.000 usonajn dolarojn en TV-kvizo Jeopardy en 1968. Post kelkaj etaj roloj sur la scenejo kaj en televido, ricevis Mel Gibson en 1979 en la filmo Mad Max rolon de policisto, kiu devas batali en post-apokalipsa mondo. Mad Max, tiu relative malmultekosta filmo, iĝis spektakla kaj tutmonda kasoplenigaĵo, kio rezultis por la ĉefrolanto eblon tuj steluliĝi kaj ricevi rolojn en Holivudo. Ekde tiam Gibson pruvis per pliaj roloj en akcionaj filmoj sian pozicion kiel kasoplenigulo kaj li iĝis unu el la plej bone pagitaj rolantoj de la usonaj kinejoj. Li ĉiam serĉas novajn defiojn kiel ludanto en nekutimaj roloj. Tiel li rolis en 1990 Hamleton, en 2000 aperis li en filmo de la germana reĝisoro Wim Wenders (La miliondolara Hotelo). En 1993 li enscenigis sin mem sukcese en la rolo de deformulo (La homo sen vizaĝo). En 1995 li sukcesegis kiel reĝisoro kaj ĉefrolanto de la mondsukcesa historia filmo Braveheart.

Gibson, kiu alprenis la forte tradician katolikismon de sia patro, reĝisoris en 2003 filmon La Pasiono de kristo en Italio, kun buĝeto de 25 milionoj da dolaro. La filmo pretiĝis sen sinkronizo, nur kun subtekstoj. La pasiono de Kristo (originale The Passion of the Christ) prezentiĝis en 2004 tutmonde kiel granda kasoplenigaĵo. La filmo kaŭzis pro la bildigo de sanga perforto kritikojn, kelkaj akuzis la filmon pro supozita antisemitismo.

Mel Gibson estas edziĝinta ekde 1980 al aŭstralia aktorino Robyn Moore kaj ili havas 7 infanojn, el kiuj nur unu filino. Tiu filino estas tre religiema kaj pretigas sin por monaĥiniĝo. Oni supozas, ke la Gibson turniĝis al religio pro sia filino.


© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search