Merkata ekonomio

La merkata ekonomio estas ekonomia ordo, en kiu la taskoj plenumi la homajn bezonojn estas dividitaj inter specialiĝintaj profesiuloj, kaj en kiu la kunordigo de produktado kaj konsumo estas reguligita per la principo de mendado kaj ofertado. Fundamentaj elementoj de merkata ekonomio estas la rajto je proprieto, la libereco interkonsenti kontraktojn kaj la konkurenco inter ekonomiaj agantoj.

La merkata ekonomio do kontrastas al la memzorga ekonomio, laŭ kiu la produktado nur orientiĝas laŭ la propra bezono kaj ne por la celo de interŝanĝo kun aliaj varoj aŭ servoj, kaj ankaŭ kontrastas al la planekonomio, en kiu la produktado de varoj kaj servoj estas planataj kaj fiksataj fare de centra ŝtata institucio.

Elemente necesa por merkata ekonomio estas funkcianta interŝanĝilo, do mono, kiu ebligas la nerektan interŝanĝon de varoj kaj servoj laŭ la modelo "varo kontraŭ mono, mono kontraŭ alia varo".


© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search