Metroo de Kievo

Metroo de Kievo
metroo • municipa entrepreno
Ĝeneralaj informoj
Loko Kievo
 Ukrainio
Transportsistema speco Metroo
Komenco de trafiko 6-a de novembro 1960
Teknikaj informoj
Longeco de sistemo 67,56 km
Nombro de linioj 3
Nombro de stacioj 52
Aliaj informoj
Traklarĝo 1 520 mm
Posedanto Urba Konsilio de Kievo
Transportisto Київський метрополітен
Mapo
vdr
Civitanoj kaŝas sin de bombardo en metrostacio Obolonj dum la rusa invado en Ukrainion, la 26-an de februaro 2022

La metroo de Kievo (ukraine Київський метрополітен; ruse Киевский метрополитен) estas sistemo de metroo kiu estas la ĉefa publika transporto de Kievo, ĉefurbo de Ukrainio. Ĝi estis la unua metroo en la lando kaj la tria konstruita en eksa Sovetio, post la Metroo de Moskvo kaj Leningrado (nuntempe Metroo de Sankt-Peterburgo). La metroo de Kievo estas uzata de ĉ. 1.38 milionoj da pasaĝeroj ĉiutage, reprezentante 42,5% de la 3.25 milionoj de la personoj kiuj uzas la publikan transporton ĉiutage.

En 2017 Kieva metroo havas 3 liniojn: Svjatoŝinsjko-Brovarsjka ("unua" aŭ "ruĝa"), Kurenivsjko-Ĉervonoarmijsjka ("dua" aŭ "blua") kaj Sirecjko-Peĉersjka ("tria" aŭ "verda"). Ilia suma longo estas 67.6 kilometroj. Entute estas 52 funkciantaj stacioj tri el kiuj estas transirejoj inter paroj de linioj en centro de Kievo.


© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search