Metropolo

Ĉi tiu artikolo temas pri la urbo. Por aliaj signifoj de la vorto vidu Metropolo (apartigilo).

Metropolo (el la malnov-greka: μήτηρ 'patrino' + πόλις 'urbo' = "patrina urbo [de kolonioj]") komence estis nomo de grekaj urboj (kiel urboŝtatoj) en sia rilato al siaj kolonioj, pli poste la nomo de ĉefurbo rilate al la cetera lando. Nuntempe ĝi plejofte signifas urbegon [1], aŭ kunurbaro, plejofte kun pli ol 500 mil loĝantoj en la urbo mem kaj miliono da loĝantoj en la aglomeraĵo.[2]. Oni kutime konsideras urbegon apartenanta al pli granda urba aglomeraĵo ne metropolo mem sed parto de metropolo. Metropolo kutime estas grava ekonomia, politika, kaj kultura centro de iu lando aŭ regiono kaj grava centra punkto por regionaj aŭ internaciaj trafiko kaj komunikado.

Laŭ Francisko Azorín metropolo estas Ĉefa ĉefurbo de iu lando.[3] Li indikas etimologion el la greka metropolis, el meter + polis (patrina urbo) kaj de tie la latina metropolis. Kaj li aldonas la terminon mondometropolo.[4]

  1. "Unuiĝintaj Nacioj starigis sian propran klasifan sistemon: granda urbo (angle: big city) estas civito kun almenaŭ 500 mil loĝantoj, urbo (angle: city) estas civito kun almenaŭ 100 mil loĝantoj, urba civito (angle: urban locality) estas civito almenaŭ 20 mil loĝantoj, kaj kampara civito (angle: rural locality) estas civito kun malpli ol 20 mil loĝantoj...", litovia magazino Sociumas (tradukis el la angla: Kanadano). Alirdato: 15-a de julio 2006.
  2. [1] "Plena membro estas aŭ landa ĉefurbo aŭ urbo kun pli ol miliono da loĝantoj", City Mayors: Metropolis World Congress (tradukis el la angla: Kanadano). Alirdato: 15-a de julio 2006.
  3. Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 139.
  4. Azorín, samloke.

© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search