Mezono

Mezono (de greka μέσος — meza) estas forte interaganta bosono (hadrono) kun entjera spino. Laŭ norma modelo mezonoj estas komponitaj (nefundamentaj) elementaj partikloj el para nombro de kvarkoj kaj kontraŭkvarkoj. Antaŭ malkovro de tetrakvarkoj oni kredis ke ĉiuj mezonoj estas paroj el kvarko kaj kontraŭkvarko de sama kolorŝargo. Tetrakavrkoj, laŭ predikto, havas du tiajn parojn. Laŭ spino mezonoj disdividiĝas je pseŭdoskalaraj mezonoj (spino=0) kaj vektoraj mezonoj (spino=1). Ĉiuj mezonoj estas nestabilaj kaj plejparto de iliaj masoj estas energio de ligo.


© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search