Mezopotamio

Mezopotamio
Historia Regiono

LandoIrako
- koordinatoj33° 42′ 0″ N, 43° 30′ 0″ O (mapo)33.743.5Koordinatoj: 33° 42′ 0″ N, 43° 30′ 0″ O (mapo)


Mezopotamio (Tero)
Mezopotamio (Tero)

Mezopotamio (Irako)
Mezopotamio (Irako)
DEC

Map
Mezopotamio
Vikimedia Komunejo:  Mesopotamia [+]
vdr

Mezopotamio (antikve-greke Μεσοποταμία, Mesopotamia kiel traduko de antikva persa Miyanrudan aŭ de la aramee ܒܝܬܢܗܪܝܢ, Beth Nahrin, arabe بِلَاد ٱلرَّافِدَيْن, Bilād ar-Rāfidaynarabe eبلاد مابين النهرين, Bilād mā bain an-Nahrain) signifas la landon "inter la du riveroj" kaj estas nomata ankaŭ la "Interrivera lando". Ĝi estas parto de sud-okcidenta AzioProksima Oriento, kaj situas en la regiono inter la riveroj Eŭfrato kaj Tigriso kaj la fruktodonaj ebenaĵoj ĉirkaŭ ili, kiu korespondas al la moderna Irako kaj areoj de la nordorienta Sirio.

Ĝi estis la "lulilo de la unuaj civilizacioj" kaj regiono de altevoluinta kulturo de la antikva mondo dum 3 000 jaroj. La termino Mezopotamio aludas ĉefe al tiu zono en la Antikveco kiu dividiĝis en Asirio norde kaj Babilono sude. Babilono (konata ankaŭ kiel Ĥaldeio), siavice, dividiĝis en Akado (supre) kaj Sumero (malsupre).[1] Ties regantoj estis nomitaj patesi.

La nomoj de urboj kiaj UrNippur, de legendaj herooj kiaj Gilgameŝ, de la Kodekso de Hamurabi, de la mirindaj konstruaĵoj konataj kiel Ziguratoj, devenas el la Antikva Mezopotamio. Kaj eĉ mitaj epizodoj kiaj tiuj de la diluvo aŭ de la perdo de komuna lingvo pro la Babela Turo okazis laŭ tiuj mitoj en tiu zono.

  1. Klima, Josef, Sociedad y Cultura en la Antigua Mesopotamia, 1983, Madrid: Akal Editor, paĝo 9, isbn=84-7339-517-4

© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search