Miensimbolo

Grafika bildo de la miensimbolo
Miensimbolo de okulsigno.

Miensimbolo[1][2], mienvinjeto[1][2]mieneto[1][2] estas kombino de tipografiaj signoj uzata por esprimi senton aŭ nuanci frazon je Interreto, babilejo, poŝtelefon-mesaĝumado (SMS) ktp.

Pluraj lingvoj uzas la vorton emoticon [emOtikon] ("emocia simbolo"), inter esperantlingvaj komputilistoj oni ĝin ofte simple nomas mieno, sed oni ankaŭ povas uzi la vorton emociikono (emocio + ikono).

Pro la fakto, ke multaj ne-lingvaj gestoj perdiĝas en ne-vid-al-vida komunikado, miensimboloj ekestis kaj evoluis dum la mallonga erao de Interreto.

La plej kutima miensimbolo estas: :-) nomata ankaŭ ridetulo. Ĝi esprimas senton de gajo, ĝojo (rigardu ĝin klininte la kapon maldekstren por kompreni). Alia ofta mieno estas :-( kiu esprimas malan senton.

Tiuj apartenas al la tielnomataj plenaj mienoj, t. e. mieno konsistanta el almenaŭ 3 signoj. Neplenaj mienoj estas interalie :) kaj :(.

Iritiĝinte pro la bezono ĉiam kap-klini por ĝuste rigardi la signojn, iuj japanoj ekuzis Japanajn miensimbolojn, kiuj rekte "staras" kaj pli bone respegulas orient-azian esprimmanierojn. Ekzemploj estas: (^_^) "ĝojo" kaj \(^_^)/ "venkinteco, hura!".

En la rusa lingvo kaj en aliaj lingvoj de la eksa Sovetunio oni ofte uzas eĉ pli simplajn miensimbolojn, nome ) por ĝojo kaj ( por la malo, kiujn oni povas ripeti por plifortigi ilin. Ofte oni do uzas ))) aŭ (((.

  1. 1,0 1,1 1,2 Laŭ Komputiketo pri la kapvorto "emoticon"
  2. 2,0 2,1 2,2 Laŭ Reta Vortaro pri la kapvorto "emoticon" Arkivigite je 2021-04-08 per la retarkivo Wayback Machine

© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search