Migrado de nacioj

Migradoj en Eŭropo inter la 2-a kaj la 5-a jarcentoj.

Migrado de nacioj estas migrado de granda parto de loĝantaro aŭ eĉ tuta nacio en alian regionon aŭ landon. La kaŭzoj de migradoj povas esti multspecaj, kutime estas malpliboniĝintaj vivkondiĉoj. Se la vidpunkto estas pri la devena loko, oni parolas pri elmigrado. Se la vidpunkto estas pri la alvena loko, oni parolas pri almigrado.

La Elorienteŭropaj popolmigradoj, ankaŭ nomataj Barbaraj popolmigradoj aŭ simple Popolmigradoj kiam oni certas pri la epoko kaj loko, temas pri serio de popolmigradoj kiuj okazis en centra kaj suda Eŭropo (kaj ĉefe en la baseno de la Mediteraneo) el la 4-a al la 8-a jarcentoj. Kutime ili utilas al historiistoj kaj studentoj por marki la finon de la antikva epoko kaj de la Romia Imperio, ĉar granda parto de ili okazis en ties teritorio, kaj la komencon de la Mezepoko.

Tiu serio de migradoj inkludas tiujn de la Gotoj, Vandaloj, Alanoj, Ŝvaboj, Frankoj, kaj aliaj ĝermanaj kaj slavaj popoloj, tre verŝajne helpitaj aŭ kialitaj de la antaŭenigo de la Hunoj, de turka migrado en Centra Azio, de troloĝiĝo kaj de Klimata ŝanĝo. Poste okazis arabaj migradoj, kiuj disvastigis la civilizon de Islamo tra la baseno de la Mediteraneo kaj ĝis la 10-a jarcento aliaj migradoj de slavoj, Avaroj, Bolgaroj, Hungaroj, Turkoj kaj finfine la mongola invado, kiuj ŝanĝis la etnan komponon de la orienta Eŭropo, dum historiistoj ĉefe koncentriĝas en la migradoj aŭ invadoj kiuj okazis en Okcidenta Eŭropo kaj la fino de la Romia Imperio.


© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search