Mikena civilizo

Mikena civilizo (aŭ Mikena Grekujo, Mikena kulturo, Mikena Grekio) estis la lasta fazo de la bronzepoko en la antikva Grekio (ĉ. 1600–1100 aK.). Ĝi reprezentas la unuan progresintan civilizon en la kontinenta Grekujo, kun ties palacaj ŝtatoj, urbaj organizoj, artaj verkoj kaj skriba sistemo. El inter la kreskintaj fortocentroj, la plej gravaj estis Pylos, Tirinto, Midea en la Peloponezo, Orĥomeno, Tebo, Ateno en centra Grekujo kaj Jolko en Tesalio. La plej elstara ejo estis Mikeno, en Argolido, al kiu estas ligata la nomo de tiu ĉi kulturo. Mikenaj kaj mikeno-influitaj setlejoj ankaŭ aperis en Epiro, Macedonio (regiono), sur insuloj en la Egea Maro, sur marbordoj de Malgranda Azio, Levantenio, Kipro kaj Italio.

La mikenaj grekoj enkondukis plurajn novigojn en la kampoj de inĝenierado, arkitekturo kaj milita infrastrukturo, dum komerco tra vastaj areoj de la Mediteraneo estis esenca por la mikena ekonomio. Ilia silaba skribo, la linia skribo B, montras la unuajn skribitajn registrojn de la greka lingvo kaj ilia religio jam inkludis plurajn diaĵojn kiuj povas ankaŭ esti trovitaj en la Olimpika Panteono. Mikena Grekio estis regita de batala elito kaj konsistis el reto de palacaj ŝtatoj, kiuj disvolvis rigidan hierarkian, politikan, socian kaj ekonomian sistemojn. Reganto de ĉi tiu socio estis la reĝo, konata kiel „vanaks”.

Mikena Grekio pereis kun kolapso de la bronzepoka kulturo en la orienta Mediteraneo, kiun sekvis la tiel nomata greka malluma epoko, la nedokumentita transira periodo kondukanta al Arkaika Grekio, kie signifaj ŝanĝoj okazis de palaco-centralizitaj al de-centralizitaj formoj de sociekonomia organizo (inkluzive de la vasta uzo de fero). Diversaj teorioj estis proponitaj por la fino de ĉi tiu civilizacio, inter ili la Doria invado aŭ aktivecoj ligitaj al la "maraj popoloj". Pliaj teorioj, kiel ekzemple naturaj katastrofoj kaj klimataj ŝanĝoj estis ankaŭ supozigitaj. La mikena periodo iĝis la historia punkto de multaj antikvaj grekaj literaturoj kaj mitologioj, inkluzive de la Troja epika ciklo.


© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search