Mikis THEODORAKIS (en la greka : Μίκης Θεοδωράκης) (29-a de julio 1925 sur insulo Ĥio de Grekio - 2-a de septembro 2021 en Ateno[1]) estis komponisto, pensulo, verkisto kaj politikisto. Li estas aparte konata pro siaj kanzonoj (Sto Perigiali, Kaïmos, Hirundo…) kaj filmomuzikoj (Elektro, Zorba, la greko, Z, Serpico).
Politike, li estis konsiderata maldekstrulo ĝis la fino de jardeko 1980, sed en 1989, li prezentiĝis kiel sendependa kandidato kun la centro-dekstra partio Nea Dimokratia (Nova Demokratio), por helpi Grekion eliri el la grava politika krizo kiun kaŭzis la multaj skandaloj de la registaro de Andreas Papandreou kaj helpis krei larĝan koalicion inter la konservativuloj, la PASOK kaj la maldekstro. Unuafoje post la civila milito (1946-1949), la KKE (Greka Komunista Partio) tiel denove partoprenis la regadon de la Ŝtato. En 1990, Theodorakis estis elektita en la Greka Parlamento - same kiel en 1964 kaj 1981 -, kaj li iĝis "ministro sen buĝeto ĉe la Ĉefministro" de la registaro de Konstantinos Mitsotakis. Dum la mallonga periodo kiam li estis en la registaro, Theodorakis batalis kontraŭ drogo kaj terorismo kaj por la kulturo kaj pli bonaj rilatoj inter Grekio kaj Turkio. Poste li estis dum du jaroj (1993-1995) direktoro de la orĥestroj kaj ĥoroj de la Greka Radio ERT, li foriris el la publika vivo, sed daŭrigis fari deklaraciojn ofte tondrajn, ĉefe kiam paco estas endanĝerigita. Li ĉiam montriĝis kontraŭ ĉia diktatora kaj subprema reĝimo, kaj estis monde agnoskita proparolanto kontraŭ la Diktaturo de la koloneloj (1967-1974).
Post sia retiriĝo el oficiala politiko li publikigadis deklarojn : pri milito en Kosovo, esprimis sin favore al Palestino, kontraŭ milito en Irako, la rilatoj inter Makedonio, Grekio, Turkio, Kipro.
© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search