Militfortoj

Laŭnombra forto de la militfortoj laŭŝtate
Mapo de la armeaj elspezoj kiel procento de MEP de lando, CIA-ciferoj.
Soldatoj de la Armeo de Kanado en la Provinco Kandahar de Afganio.
La faraono Ramseso la 2-a surĉare ĉe la Batalo de Kadeŝo en 1274 a.K.

La militfortoj estas ĉiuj ŝtataj fortoj per kiuj la aŭtoritato rajtas apliki perforton por defendi la ŝtaton kontraŭ eksteraj atakoj kaj internaj ribeloj. Al la militfortoj apartenas armeoj, mararmeoj, aerarmeoj kaj aliaj armilposedaj fortoj. En multaj ŝtatoj, militfortoj en kazo de bezono ankaŭ povas esti utiligitaj por helpi en kazo de naturaj katastrofoj.

La militfortoj, nomitaj ankaŭ armitaj fortoj, estas fortoj rajtigitaj uzi kaj perforton kaj armilojn por subteni la interesojn kaj de la ŝtato kaj de kelkaj aŭ ĉiuj el ties civitanoj. La tasko de la militfortoj estas kutime difinitaj kiel defendo de la ŝtato kaj de ties civitanoj, kaj la plenumado de la milito kontraŭ alia ŝtato aŭ aliaj militfortoj. La militfortoj povas ankaŭ havi aldonajn planitajn kaj neplanitajn funkciojn ene de societo, inklude la protekton de politika aktivaĵo, la protekton de entreprenaj ekonomiaj interesoj, la kontrolon de la interna loĝantaro, la specialan konstruadon, la kontraŭkatastrofajn servojn, sociajn ceremoniojn (paradoj kaj ŝtataj celebroj), kaj gardado de gravaj aŭ endanĝereblaj areoj. La militfortoj povas ankaŭ funkcii kiel diskreta subkulturo ene de pli granda civila societo, kvankam la disvolvigo de separataj infrastrukturoj, kiuj povas inkludi eksterordinaran loĝadon, lernejojn, instalaĵojn, manĝoproduktadon, talusojn ktp.

La profesio de soldato kiel parto de militforto estas pli antikva ol la registrita historio mem. Kelkaj el la plej interesaj bildoj de la klasika antikveco portretas la povon kaj farojn de ties militestroj. La Batalo de Kadeŝo en 1274 a.K. estis unu el la mejloŝtonaj momentoj de la regado de la faraono Ramseso la 2-a kaj tiele ĝi estas celebrata per basreliefoj en liaj monumentoj. Unu jarmilon poste, la unua imperiestro de unuigita Ĉinio, nome Qin Shihuangdi, tiom intencis impresi la diojn per sia militforto ke li estis entombigita kun kompleta kopio de sia armeo fare de soldatoj el terakoto. La Romanoj estis tre dediĉitaj al militaj aferoj, kaj lasis al la futuro multajn traktaĵojn kaj verkojn same kiel grandan nombron de tre prilaboritaj triumfaj arkoj kaj kolonoj privenkaj, kvankam jam antaŭ ili la grekoj havis sufiĉe gravan milithistorion kaj ankaŭ lasis historiajn primilitajn verkojn.


© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search