Militjuro

Militjuro estas parto de la internacia juro, kiu okupiĝas pro komenco, efektivigo, finigo de la militoj.

La militjuro okupiĝas pri militoj kun aŭ sen militproklamo, reguligas la rilatojn inter la militantaj landoj kaj inter tiuj kaj la neŭtralaj landoj. Ĝi difinas la devojn kaj rajtojn de la partoprenantaj individuoj, specon de la uzeblaj armiloj kaj cirkonstancojn de ties uzoj, rajtojn de la nemilitantaj, burĝaj personoj.

En la antikvo, la venkitojn atendis morto aŭ sklaveco. Dum la mezepoko, juro tuŝis nur nobelulojn, aliajn militantojn atendis kruelaj suferoj.

Dum evoluo de la reformismaj ideoj, novaj ideologioj, aperis eĉ reguligo de la militado.


© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search